Lamu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antikva urbo Lamu
Monda heredaĵo

Ĉe la bordo en Lamu
Lando  Kenjo
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj ii,, iv, vi
Fonto 1055
Regiono** Afriko
Geografia situo 2° 16′ 7″ S, 40° 54′ 1″ O (mapo)-2.268611111111140.900277777778Koordinatoj: 2° 16′ 7″ S, 40° 54′ 1″ O (mapo)
Koordinatoj 02° 17′ 04″ S 40° 51′ 09″ O / 2.28444 °S, 40.85250 °O / -2.28444; 40.85250 (mapo)
Registra historio
Registrado 2001  (25-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

La antikva urbo Lamu, en Kenjo, je 200 kilometroj norde de Mombasa, estas la plej antikva kaj plej bone konservata svahila urbo de orienta Afriko, konservante la tradiciajn funkciojn. Konstruita sur ŝtono el koralo kaj ligno el manglo, la loĝantaro karakteriziĝas pro la simpleco de la strukturaj formoj, riĉigitaj de internaj kortoj kaj lignaj pordoj arte ĉizitaj. Lamu estas la centro de la ĉefaj religiaj festivaloj de Islamo ekde la 19-a jarcento kaj konvertiĝis en grava studcentro de la kulturoj islama kaj svahila.

La urba strukturo de Lamu klare evidentigas la influojn kiuj kuniĝis laxlongeŭ de la jarcentoj, ekde Eŭropo, Arabio kaj Hindujo, uzante la tradiciajn teknikojn por produkti malsaman kulturon. La kresko kaj dekadenco de la havenoj ĉe la orienta marbordo de Afriko estas la interagado de bantuoj, araboj, persoj, hinduoj kaj eŭropanoj kiu reprezentas la plej altan esprimon de la kulturo en Lamu. La urbo estas Monda heredaĵo de Unesko ekde la jaro 2001.