Lanĉo-veturilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La raketo Saturn V, la lanĉo-veturilo kiu sendis la misiojn Apollo al la Luno.

En kosmoflugado, lanĉo-veturilo estas veturilo uzata por porti ŝarĝojn en la kosmon. Lanĉo-sistemo konsistas, krom el lanĉo-veturilo, el ekfluga platformo kaj aliaj instalaĵoj. Normale la ŝarĝo estas artefarita satelito kiun la veturilo orbitigas, sed ankaŭ povas esti suborbita flugo. Tiuj lanĉo-veturiloj kiuj portas sian ŝarĝon al suborbita trajektorio estas nomataj sondaj raketoj.

Nuntempe ĉiuj lanĉo-veturiloj estas raketoj, sed alia metodoj estas nuntempe disvolviĝataj.


Tipoj de lanĉo-veturiloj

Nereuzeblaj lanĉo-sistemoj (ELV) estas desegnitaj por ununura uzado. La ne reuzeblaj lanĉo-veturiloj normale apartiĝas de la ŝarĝoj kaj detruiĝas dum la atmosfera reeniro. En la alia flanko, ekzistas la reuzeblaj lanĉo-sistemoj (RLV) , kies lanĉo-veturiloj estas rekuperataj post la lanĉo kaj uzataj plurfoje. Por orbita flugado, la usona kosmopramo estas la nura sistemo kies komponanto, ne ĉiuj, estas reuzeblaj.


Lanĉo-veturiloj ankaŭ povas estis klasifikitaj depende de la nombro de etaĝoj kiujn ili havas, inter:


Vidu ankaŭ