Reuzebla lanĉo-sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kosmoŝipo SpaceShipOne uzas horizontalan ekflugon el porta aviadilo. Ĝi ankaŭ alteriĝas horizontale.

Reuzebla lanĉo-sistemo (aŭ reuzebla lanĉo-veturilo, RLV) estas lanĉo-veturilo kiu kapablas lanĉi kosmoveturilon en la kosmon pli ol unufojo. Male, ekzistas la nereuzeblaj lanĉo-sistemoj, kies lanĉo-veturiloj estas forĵetitaj post la lanĉo.

Ĝis nun ne ekzistas veraj reuzeblaj lanĉo-sistemoj. Nur la usona kosmopramo estas reuzebla, sed nur parte. La orbitilo kaj la du motoroj el solida brulaĵo estas reuzitaj plurfoje.

Oni kredas ke reuzeblaj RLV-oj kapablos malaltigi la koston de lanĉoj, malgraŭ la nura ekzistanta duonreuzebla kosmoveturilo ne sukcesis pri tiu celo.

Reuzeblecaj konceptoj[redakti | redakti fonton]

Unuetaĝa lanĉo-veturilo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas du alpromsimiĝoj al unuetaĝa lanĉo-veturilo aŭ SSTO. Laŭ la ekvacioj de la teorio pri kosmoflugado, SSTO bezonas grandan masan proporcion. Masa proporcio oni difinas kiel la maso de la veturilo kaj la brulaĵo dividita de la maso de la veturilo.

Unu maniero por plialtigi la masan proporcion estas limigi la mason de la veturilo uzante malpezajn strukturojn kaj tre efikajn motorojn. Tiu maniero plialtigas la bontenadajn kostojn, konsekvence plialtigante la koston de reuzado de tiuj veturiloj. Ĉi tiu alproksimiĝo implicas malgrandajn veturilojn, tio estas malgranda ŝarĝo.

La alia alproksimiĝo por plialtigi la masan proporcion estas konstrui grandajn veturilojn. Ĉi tio implicas ke kiam raketo pligrandiĝas, ĝia surfaco pligrandiĝas kvadrate, dum ĝia interna volumeno pligrandiĝas kube. Se la veturilo pligrandiĝas sufiĉe oni atingas grandegan masan proporcion. Tio implicas povi porti grandajn ŝarĝojn kaj simpligon de la veturilo.

Pluretaĝa lanĉo-veturilo[redakti | redakti fonton]

Pluretaĝa lanĉo-vetrulio implicas fabriki du aŭ plurajn etaĝojn kaj trakti kun la interagoj inter ili dum la lanĉo. Normale la dua etaĝo estas 5-10oble pli malgranda ol la unua etaĝo, sed ne nepre.

La unua etaĝo estas rekuperata kaj portita al la lanĉejo por reuzi ĝin. Normale la dua aŭ pluraj aliaj etaĝoj forbrulas en la atmosferon post iuj orbitoj.

La kosmoveturilo DC-XA uzis vertikalan kaj ekflugon kaj alteriĝon.

Horizontala alteriĝo[redakti | redakti fonton]

En ĉi tiu kazo la veturilo bezonas alojn kaj alteriĝan ekipaĵon. Tio signifas ke proksimume 9-12% de la veturilo estas aloj, kio implicas ke la maso por ekflugi estos pli granda aŭ/kaj la ŝarĝo portata pli malgranda.

Vertikala alteriĝo[redakti | redakti fonton]

Normale estas uzataj paraŝutoj dum vertikala alteriĝo en akvon; dum malgrandaj raketoj estas uzataj por alteriĝo sur la grundo.

Alia, tute diferenca, maniero vertikale alteriĝi estas la uzado de helikopteroj aŭ aŭtoĝiroj. Ĉi tiu rimedo nur bezonas 2-3% de la alteriĝa maso.

Horizontala ekflugo[redakti | redakti fonton]

En ĉi tiu kazo la veturilo bezonas alojn. Por atingi orbiton, oni devos ankaŭ uzi la alojn kiel brulaĵujojn. Proksimume la aloj estas 10% de la maso de la veturilo dum ekflugo.

Vertikala ekflugo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo VTVL.

Ĉi tiu estas la kutima rimedo uzata de raketoj.

Orbitaj reuzeblaj lanĉiloj[redakti | redakti fonton]

Usona kosmopramo Atlantis
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de privataj kosmoflufaj entreprenoj.

Nuntempaj[redakti | redakti fonton]

Historiaj[redakti | redakti fonton]

  • Soveta kosmopramo Buran (parte reuzebla)

Projektitaj[redakti | redakti fonton]

Nuligitaj[redakti | redakti fonton]

Suborbitaj reuzeblaj lanĉiloj[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Spaceship One and White Knight side view.jpg
Suborbita reuzebla lanĉo-sistemo SpaceShipOne. Supre aperas la porta veturilo White Knight kaj sube la kosmoŝipo mem.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de privataj kosmoflugaj entreprenoj.

Projektitaj[redakti | redakti fonton]

Historiaj[redakti | redakti fonton]