Lanier
El Vikipedio
| Lanier | |
|---|---|
| Situo | Georgio, Usono |
| Speco de la lago | Rezervujo |
| Ĉefaj fontoj | Chattahoochee-rivero, Chestatee-rivero |
| Ĉefaj elfluoj | Chattahoochee-rivero |
| Landoj de la baseno | Usono |
| Surfaca areo | 38.000 akreoj (153,8 km²) |
| Maksimuma profundo | 49 m (160 ft) |
| Surfaca alto | 326,4 m (1071,0 ft) |
Lago Lanier (oficiale Lago Sidney Lanier) estas artefarita lago en la norda parto de la usona ŝtato Georgio. Ĝi estis kreita per la akvoreteno de la Buford-a Akvobaraĵo sur Chattahoochee-rivero en 1956 kaj estas nutrata ankaŭ per la akvoj de Chestatee-rivero. La lago ampleksas 153,8 km² (38.000 akreojn); ĝia bordo longas proksimume 1114 km je la nivelo de "somera pleneco" je 326,4 m super marnivelo. Ĝi estis nomita laŭ poeto Sidney Lanier kaj estis konstruita kaj estas mastrumata de la inĝeniera korpuso de la usona armeo.
