Las Cruces
| Las Cruces | |||
|
|
|||
|---|---|---|---|
| Bazaj informoj | |||
| Nacio: | Usono | ||
| Usona ŝtato: | Nov-Meksiko | ||
| Distrikto: | Distrikto Doña Ana | ||
| nombro de loĝantoj: | 97 618 (stato 2010) | ||
| areo: | 135,2 km² (ĉ. 52 kvadrataj mejloj) | ||
| internacia telefona prefikso: | +1 505 kaj +1 575 | ||
| poŝtkodoj: | 88001 | ||
| koordinatoj: | 33° 19' norde, 106° 48' okcidente | ||
Las Cruces (hispane: "la krucoj") estas urbo de la distrikto Doña Ana en la ŝtato Nov-Meksiko de Usono. Laŭ takso de la usona censa oficejo de 2010 ĝi havis 97 618 loĝantojn - sekve temas pri la dua plej granda urbo de Nov-Meksiko laŭ la nombro de loĝantoj. La tuta metropola areo tiutempe havis 209 233 loĝantojn. En la urbo inter alie naskiĝis la islamisma aktivulo kaj imamo Anŭar al-Aŭlaki, gvidanto de la terorisma organizaĵo Al-Kaido.
La nomo korespondas al multaj lokoj en Hispanio kaj hispanlingvaj landoj; ekzemple estas samnoma kampareo en Don Benito, Hispanio, kie estas multaj kampardomoj ĉe ermitejo de la Virgen de las Cruces (Virgulino de la Krucoj); al tiu loko kondukas pado paralela al ŝoseo kie staras krucoj por religiaj ceremonioj katolikaj.