Latiro
Latiro | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lathyrus vernus
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Latiro (Lathyrus) estas genro el fabacoj de unu- kaj plurjaraj herboj kun pintaj folioj, kies ĉefa ripo ĉe la volvaj specioj finiĝas per ĉiro, ĉe la aliaj specioj per mola pikilo kaj kun floroj ofte en grapoloj. Tiu genro entenas proksimume 160 specoiojn, precipe en la mezvarmaj regionoj. Kelkaj el ili estas kultivataj kiel furaĝoplantoj, pluraj ĝardene kaj unu specio, la aroma latiro (L. odoratus), en siaj multaj kulturvarioj ankaŭ subvitre.
La semoj de unu specio de latiro povas kaŭzi toksan paralizon nomatan latirismo.
- senfolia [hu] aŭ rampa [de] latiro (Lathyrus aphaca): la folioj modifiĝis al ĉiroj, la asimiladon faras la stipuloj 1-3 cm grandaj,
- tubera latiro (L. tuberosus)
- platgrajna latiro (Lathyrus sativus) estas furaĝoplanto
- latiro larĝfolia aŭ sovaĝa pizo larĝfolia Lathyrus latifolius
- latiro arbara Lathyrus sylvestris
- latiro diversfolia Lathyrus heterophyllus
- latiro herbeja Lathyrus pratensis
- latiro printempa Lathyrus vernus
- latiro nigra Lathyrus niger
- latiro ruĝblua Lathyrus montanus
- latiro kremkolora Lathyrus pannonicus
- Odora latiro (Lathyrus odoratus)
vidu ankaŭ odorpizo
Galerio
-
Maldekstre (L. nissolia) kaj dekstre (L. aphaca)
-
L. aureus
-
L. cicera
-
Lathyrus vernus
Eksteraj ligiloj
greke http://linnaeus.nrm.se/flora/di/faba/lathy/welcome.html