Latva gimnazio en Münster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la iama latva gimnazio en Münster, hodiaŭ la Latva Centro

La latva gimnazio en Münster - latve Minsteres latviešu ģimnāzija - estis la nura agnoskita Latva lernejo en Okcidenta Eŭropo kiam Latvio estis okupita de la Sovetunio. Ĝi estis en la urbodistrikto Kinderhaus.

Historio[redakti | redakti fonton]

La latva gimnazio Münster eliris en 1951 el rifuĝejo de latvoj fuĝintaj pro la sovetunia okupo de Latvio en 1940 kaj 1944. Dum la Malvarma Milito la gimnazio akceptis studentojn el la tuta mondo, tiel ke la latva komunumo en Münster kaj la bazlernejo evoluis al centro por ekzilitaj latvoj. La instruado estis en latva lingvo. Internulejo estis ligita al la gimnazio.

Ekde 1986 ekzistas Latva Centro en la sama loko en Münster, al kiu la gimnazio estis asignita. Post kiam la Sendependeco de Latvio estis restarigita en 1990/1991, la gimnazio perdis sian gravecon kaj estis finfine dissolvita en 1998.

Ekde tiam la Latva Centro aktivas en plenkreskula edukado, funkciigas infanĝardenon kaj organizas someran lernejon por junuloj el latvaj familioj vivantaj en Germanio.

Konataj studentoj[redakti | redakti fonton]

  • Egils Levits (nask. 1955), Prezidanto de Latvio ekde 2019, studento de 1972/1973

Similaj iniciatoj[redakti | redakti fonton]

En la sama jaro, litovaj rifuĝintoj fondis propran gimnazion en Diepholz, kiu translokiĝis al Lampertheim-Hüttenfeld inter Darmstadt kaj Hajdelbergo en 1954.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Minsteres latviešu ģimnāzija / Lettisches Gymnasium Münster. Latva Centra Komitato, Münster 1981.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]