Laura Chinchilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laura Chinchilla en 2008

Laura Chinchilla Miranda (naskiĝis la 28-an de marto 1959 en San-Joseo, Kostariko) estas kostarika advokatino kaj politikistino.

La 7-an de februaro 2010 en baloto ŝi elektiĝis ŝtata prezidantino de Kostariko, transprenante la postenon de Óscar Arias Sánchez, kiu kiel ŝi estas membro de la socialdemokratia Partio Liberigo Nacia (hispane Partido Liberación Nacional, PLN). La 8-an de februaro 2010 oficiale konfirmiĝis la balota rezulto, kaj la 8-an de majo 2010 ŝi fakte transprenis la oficon. Ŝi estis la unua virino en la plej alta politika ofico de Kostariko. Ŝi oficis ĝis la 8-a de majo 2014, kiam la nova prezidento ekestis Luis Guillermo Solís.

Laura Chinchilla estas la filino de Rafael Ángel Chinchilla Fallas, kiu inter 1992 kaj 1997 estis membro de la ĝenerala kontrolejo de la kostarika respubliko (Contaduría General de la República de Costa Rica), superrigardante aparte la ŝtatajn financojn, kaj de Emilce Miranda Castillo. La filino studis en la Universitato de Kostariko politikan sciencon kaj poste magistriĝis pri la fako publika politiko en la Georgetown-universitato de Vaŝingtono, Usono.

Sian politikan karieron Laura Chinchilla komencis en diversaj internaciaj organizaĵoj kiel konsilantino pri justico kaj sekureco en Latinameriko kaj Afriko. Krome ŝi estis parolistino de pluraj internaciaj forumoj pri publika sekureco kaj policaj reformoj. Inter la jaroj 1994 kaj 1996 ŝi estis vicministrino pri justico, kaj inter 1996 kaj 1998 ministrino pri publika sekureco de sia lando.

Post la venko de la socialdemokratia Partio Liberigo Nacia (do Partido Liberación Nacional, PLN) en la prezidanta baloto de 2006, Laura Chinchilla sub la ŝtata prezidanto Óscar Arias iĝis unua vicprezidantino de Kostariko. Tiun oficon ŝi havis ĝis la 8-a de oktobro 2008. Tiumomente komenciĝis la antaŭbalota kampanjo por la prezidanta baloto de februaro 2010, en kiu ŝi estis nomumita kandidato de sia partio. Laura Chinchilla ricevis 47 procentaĵojn de ĉiuj validaj voĉoj, preskaŭ la duoblon kompare al la maldekstra kandidato Ottón Solís, kiu ricevis pli-malpli 25 procentaĵojn kaj atingis la duan lokon.

Laura Chinchilla estas edziniĝinta kaj havas filon.

Verkaĵoj

  • The administration of justice in Ecuador (angle, "la justica administrado en Ekvadoro"), kun David Schodt, San-Joseo, Kostariko [kaj aliaj]: eldonejo Centro para la Administración de Justicia, 1993, ISBN 9977-06-008-8
  • Seguridad ciudadana en América Latina: hacia una política integral (hispane, "urba sekurejo en Latinameriko: survoje al integrita politiko"), kun José María Rico, Meksiko [kaj aliaj] : eldonejo Siglio Veintiuno, 2002, ISBN 978-968-23-2395-9

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retejo (angle, hispane)