Lauren Verster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lauren Verster
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1989 (1989-04-27) (34-jaraĝa)
en 's-Hertogenbosch
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Universitato de Amsterdamo
Okupo
Okupo televida prezentisto • programdirektistoprezentisto
Verkoj Fortikaĵo Bojardo
TTT
Retejo http://www.avrotros.nl/bureaurooijakkersenverster/home/
vdr

Lauren Verster ('s-Hertogenbosch, la  27-an de aprilo 1980(nun 1980-04-27) (43‑jara)) estas nederlanda programfaristino kaj televidoprezentistino.

Dum la mezlerneja tempo ŝi aktivis ĉe la loka televidstacio Boschtion. Tie ŝi disvolvis, krom ŝiaj laboroj kiel (novaĵ)reportero, junulprogramon. Post la Ateneo ŝi foriris al Amsterdamo. Dum ŝia studado Novaĵoj kaj informado ĉe la Universitato de Amsterdamo ŝi lernis filmadon, muntadon kaj prezentadon ĉe la regiona televidstacio Noord/West tv kaj la loka stacio Amsterdam.

En 2005 ŝi estis videoĵokeino ĉe la televidstacio The Box.

Ekde 2011 ŝi havas amrilaton kun ĵurnalisto kaj televidprezentisto Jort Kelder.

Dum la sezono 2012-2013 ŝi prezentis la programojn Fortikaĵo Bojardo, Ekspedicio Arkta Cirklo kaj Atlaso.

En novembro 2013 ŝi eldonis libron, kun intervjuoj pri la temo amĉagreno.

Kun aliaj ŝi prezentis la sespartan serion La germanoj, de la stacio TROS, ĉiusemajne ekde la 8-a de januaro 2014.

Kune kun Art Rooijakkers ŝi prezentis en 2014 ses epizodojn de la AVROTROS-programo Bureau Rooijakkers kaj Verster, en kiu ili jure kaj science prilumas socia(al)jn aferojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]