Lauri Virtanen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lauri Virtanen
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1904 (1904-08-03)
en Uskela
Morto 8-an de februaro 1982 (1982-02-08) (77-jaraĝa)
en Turku
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo longdistanca kuristo • mezdistanca kuristo • atleto
vdr

Lauri VIRTANEN (naskiĝinta 3-a de aŭgusto en Uskela, mortinta 8-a de februaro 1982 en Turku) estis finna longdistanckuristo. Li ricevis du bronzmedalojn en olimpiaj ludoj de Los Angeles en 1932. En eŭropa ĉampioneco 1934 li fariĝis la kvara. Li venkis finnan ĉampionecon de kuro 5000 m en 1930 kaj en kuro 10 000 m en 1933. En 1935 li ricevis arĝenton kaj 1931 bronzon en finna ĉampioneco de kuro 5000 m. En 1936 li ricevis arĝenton kaj 1934 bronzon en finna ĉampioneco de kuro 10 000 m. Liaj sportkluboj estis Salon vilpas, Turun Weikot, Helsingin Toverit, Turun Toverit kaj Turun riento. Lia persona rekordo en kuro de 3000 m estas 8 minutoj kaj 20.8 sekundoj. Lia persona rekordo en kuro de 10 000 m estas 30 minutoj kaj 30,7 sekundoj. Apud ili lia persona maratonrekordo estas ete malbona: 2 horoj, 46 minutoj kaj 53 sekundoj.