Le Quai des brumes (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Le Quai des brumes ("Kajo de la brumoj") estas franca filmo de Marcel Carné aperinta en 1938.

Temo

Jean, dizertinto el kolonia armeo, alvenas en Le Havre, de kie li intencas forlasi Francion. En la gastejo de Panama, li ekkonatiĝas kun Nelly, melankolia junulino, terurita de sia kuratoro Zabel, kiun ŝi suspektas esti mortiginta sian amanton. Por defendi Nelly, Jean mortigas Zabel. Dum li intencas forfuĝi al Venezuelo, li estas siavice mortigita de Lucien, juna loka bandito, kies malamon li altiris al si.

Teĥnikaĵoj

Rolularo

Dialogoj

  • En tiu filmo, Gabin eldiras sian faman «T'as de beaux yeux tu sais» ("Ci ja havas belajn okulojn"), en sceno kun Michèle Morgan. Ankaŭ troviĝas humurplenaj replikoj kiel: «Autant cette tête-là que pas de tête du tout» ("prefere havi tian kapon, ol nenian entute"), eldirita de Michel Simon.

Rekompencoj

Anekdoto

Dum la filmado, Pierre Brasseur, kiu malbone parolis pri Michèle Morgan, altiris al si rankoron de Jean Gabin. Tiu ĉi, tre ĉagrenita, kiam li devis vangofrapi Pierre Brasseur en unu el la scenoj, ne retenis sian frapon. Rezultis unu el la plej belaj vangofrapoj en kino-historio.

Eksteraj ligiloj