Leda martestudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Leddorsa kelonio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Testuduloj Testudines
Familio: Dermochelyidae
Fitzinger, 1843
Genro: Dermochelys
Blainville, 1816
Specio: D. coriacea
Dermochelys coriacea
(Vandelli, 1761)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La leddorsa martestudo (Dermochelys coriacea) el la ordo de testuduloj kaj familio de leddorsaj testudedoj estas la plej granda el la ekzistantaj testudoj. Ĝi vivas en proksimaj maroj de Fuĝjan, Ĝetjang, Ĝjangsu kaj Ŝandong en Ĉinio kaj ankaŭ en Pacifiko, Hinda Oceano kaj Atlantiko. Ĝi longas 200-300 cm. kaj pezas centojn da kilogramoj. Ĝia dorso estas bistra kun helflavaj makuloj kaj ĝia brusto estas hela. Ĝia dorso surhavas molan ledecan haŭton kun sep vertikalaj eĝoj. Ĝia ventra kiraso ne tute ostiĝas kaj surhavas kvin eĝojn. Ĝiaj kvar membroj aspektas kiel padeloj. La antaŭaj inembroj estas fortikaj, longaj kaj plataj sen ungoj, dum la malantaŭaj mallongaj. Ĝi havas mallongan voston.

La leddorsa ĥelonio vivas en tropikaj, kaj subtropikaj maroj. Ĝi naĝas tre rapide, sed sur la tero ĝi rampas tre malrapide, maksimume nur 270 metrojn ĉiuhore. Ĝia vivo tamen povas daŭri centojn da jaroj. Ĝi fekundiĝas inter majo kaj julio. Tiam ĝi naĝas de malprofunda maro al marbordo. La testudino fosas kavon sur plaĝo per sia fortikaj antaŭaj membroj por demeti ovojn. Ĉiufoje ĝi demetas 90-150 ovojn. La idoj eloviĝas post dumonata natura kovado kaj venas al maro unuj post aliaj. La leddorsa ĥelonio nutras sin ĉefe per moluskoj, salikokoj, kraboj kaj fiŝoj kaj ankaŭ algoj kaj aliaj markreskaĵoj.

Ĝia viando estas maldelikata kaj malofte manĝata. Sed el ĝi oni povas ricevi grason. Ĝiaj ovoj same kiel tiuj de la ĥelonio estas tre bongustaj.