Leiselsbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leiselsbach
rivero
Bazaj informoj
Situo Rejnlando-Palatinato, Germanio
Rivera reto Rejno
Longeco 8,84 km
Fluo
Fonto Kirchheimbolanden
- Alteco super marnivelo 286 m
Enfluejo en Albisheim en la rivereton Pfrimm
- Alteco 161 m
Geografio
Trairataj urbetoj Kirchheimbolanden
vdr

La rojo Leiselsbach estas apenaŭ 9 km longa orografie maldekstra alfluanto de la rivereto Pfrimm en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Rivervojo[redakti | redakti fonton]

La rojo fontas en la urbo Kirchheimbolanden, la distrikturbo de la distrikto Donnersberg. La komenco estas malgranda digolago, kiu ricevas akvon el diversaj fontoj.

Post la urbo ĝi pasas Bischheim kaj apud la muelejo Kupfermühle alfluas de dekstre la rojo Gutleutbach. Poste ĝi preterfluas sude la vilaĝon Rittersheim kaj trafluas Gauersheim. Je la orienta rando de Albisheim la rojo enfluas la rivereton Pfrimm.

Referencoj[redakti | redakti fonton]