Leonid Teliga

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Leonid Teliga (ruse: Леонид Телига) - (naskiĝis la 28-an de majo 1917 en Vjazma, Rusio, mortis la 21-an de majo 1970 en Varsovio) — infanteria oficiro de Pola Soldataro en la Dua Pola Respubliko kaj de Polaj Armitaj Aerfortoj en Britio, jaĥta velisto, ĵurnalisto, tradukisto, la unua polo, kiu solece ĉirkaŭiris la Teron sur ligna jaĥto "SY Opty" en la jaroj 1967-1969. Antaŭ li (per tri jaĥtoj) ĉirkaŭis la Teron nur unu polo – Władysław Wagner.