Les Bâtisseurs d'empire ou Le Schmürz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Les Bâtisseurs d'empire ou Le Schmürz
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Boris Vian
Lingvoj
Eldonado
vdr

Les Bâtisseurs d'empire ou Le Schmürz ("La fondintoj de l'imperio aŭ la Ŝmurc'" estas (ŝajne) absurda teatraĵo de la franca aŭtoro Boris Vian, verkita en 1957 kaj la unuan fojon (postmorte) prezentita sur scenejo en 1959.

Resumo[redakti | redakti fonton]

Temas pri burleska tragedio pri (grand-)burĝa familio, kiu estas iom post iom forpelita el la propra loĝejo de stranga kaj silenta persono en bandaĝoj, nomita "le Schmürz" (Ŝmurc'). Tiu ĉi devigas la familianojn translokiĝi de sceno al sceno al ĉiam pli alta etaĝo kun ĉiam malpli komforta kaj malpli vasta apartamento en la domo, kie ili vivas, ĝis kiam ili alvenas al la mizera senelireja subtegmentaĵo. Nur la familia servistino "Cruche" sukcesas ĝustatempe foriri, la familio pereas.

Personoj[redakti | redakti fonton]

  • Leono (Léon)
  • Anin' (Anna)
  • Zenobio (Zénobie)
  • Kruĉo (Cruche)
  • la najbaro (le voisin)
  • la Ŝmurc' (le Schmürz)

Interpretoj[redakti | redakti fonton]

La mistera, sinistra kaj preskaŭ senteksta Schmürz, kies nomon Vian por la franca originalo inventis kvazaŭ ĝi estus germana vorto, fakte estas inventita miksaĵo el la germanaj vortoj Schmutz (malpuraĵo) kaj Schmerz (doloro), kiu por francaj spektantoj fariĝas eĉ pli "germaneca" (kaj pro tio tiuepoke, mallonge post la dua mondmilito, minaca) per la fremda "ü". La "fondintoj de (burĝa familia) imperio" ne vidas aŭ intence ignoras la Schmürz, kiam ĝi ĉirkaŭiras en ilia hejmo dum ĉiu sceno-fino. Per ĉiutaga banala konversacio kaj diskuto pri flankaj problemetoj (ekzemple per kiuj floroj ornami la fenestro-bretojn) ili ŝajnigas normalan vivon en harmonia bonfarta familio grandburĝa, evitante eĉ nur vidi aŭ mencii la minacon kaj danĝeron, kiu jam nestas inter ili, eĉ kiam la vivo-kondiĉoj de la familio jam plurfoje malboniĝis kaj ili jam devis plurfoje fuĝi al pli altaj etaĝoj. Nur la servistino ŝajne vidas la Ŝmurcon, do la realon, kaj afable salutas ĝin.

Oni tial povas interpreti la teatraĵon aŭtobiografie laŭ la vivo-spertoj de Vian. Li estis filo de riĉa fabrikestro, kiu dum la ekonomia krizo komence de la 1930-aj jaroj bankrotis, tiel ke la familio devis translokiĝi al la ĝardenista dometo en la parko de la iama familia vilao. Post la okupado de Parizo fare de germanaj trupoj en 1940 la familio forlasis ankaŭ tiun loĝejon kaj fuĝis al somera dometo ĉe la Atlantika marbordo.

Alia interpreto substrekas la politikajn aspektojn de la verko. Ĝi estus parabolo pri la efiko de la fine de 1954 komenciĝinta senkoloniiga milito de Alĝerio sur la franca socio mem. Multaj modere maldekstremaj intelektuloj tiuepoke timis ekregon de dekstruloj aŭ eĉ dekstrulan militistan puĉon (kiu fakte preskaŭ okazis en majo 1958). Laŭ tiu interpreto la teatraĵo do estus kritiko de la burĝaro, kiu neas la danĝeron de diktaturo kaj perdo de burĝaj liberecoj sub la preteksto de milito, dum ĝi okupiĝas laŭ bidermajra maniero pri ĉiutagaj banalaĵoj. Ankaŭ tiu interpreto havas aŭtobiografian aspekton: Vian mem estis kondamnita pro "malmoraleco" en 1947 pro sia verko J'irai cracher sur vos tombes (Mi iros kraĉi sur viajn tombojn, 1946) kaj de francaj naciistoj minacataj pro lia kanzono "Le Déserteur" (La dizertonto), aperinta jaron antaŭe en 1956.

Problemoj de tradukado[redakti | redakti fonton]

Kiel multaj verkoj de Vian ankaŭ la teatraĵo "La fondintoj de l'imperio aŭ la Ŝmurc'" estas malfacile tradukebla pro siaj multaj vortludoj, alludoj kaj plursignifaj vortuzoj. Jam nur la nomoj de la ludantoj kaŭzas problemojn: Kiel redoni la inventaĵon "Schmürz", simbolon de malpuraĵo, mizero, doloro kaj minaco? La servistino estas malafable nomita de la familio ne per persona nomo, sed per "Cruche". Laŭvorte ĝi signifas "kruĉo", alludo al ŝia tasko, nome al tio ke ĝi alportas la te-kruĉon al la familia tablo, sed ĝi ankaŭ havas la sencon de "mallertulino", "stultetulino" (kvankam je la fino ŝi montriĝas la sola klarvida kaj nestulte komprena, kiu ekagas kaj savas la propran vivon, dum la patro kaj familiestro Leono pereas senbatale kiel muso).

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

« Je me demande si je ne suis pas en train de jouer avec les mots. Et si les mots étaient faits pour ça ? »
"Mi min demandas, ĉu mi ne ekludas per vortoj. Sed ĉu la vortoj ne estas faritaj por tio?"
« C'est les jeunes qui se souviennent. Les vieux, ils oublient tout »
"Estas la junuloj, kiuj memoras. La olduloj ĉion forgesas".
« Être satisfait ou gâteux, c'est bien pareil. Quand on n'a plus envie de rien, autant être gâteux »
"Ĉu esti kontenta aŭ ŝimcerba, tutegalas. Emi nenion plu ja same estas ŝimcerba."