Les Bronzés 3 - Amis pour la vie (filmo)
Les Bronzés 3 - Amis pour la vie (La Sunbruniĝantoj 3 - Geamikoj por la vivo) estas franca filmo de Patrice Leconte aperinta en 2006. Ĝi estas la tria filmo de la sagao Les Bronzés
Temo
La personoj de la du unuaj filmoj retroviĝas 27 jarojn poste en Sardio, en hotelo mastrumata de Popeye Olda belulo kun fascinaj okuloj, kiu estas unu el malmultaj ne koncernataj de estetika ĥirurgio. Seksa obsedo ne malaperis sed konsiderinde regresis profite al financa priokupiĝo, kio igas la disputojn des pli akraj. Kunvivado, orienta spiriteco, laŭmoda balnoterapio, kaŝita enmigrado estas temoj elvokataj de la epoko laŭlonge de avareco, leĝereco, malkuraĝo kaj egoismo kiujn montras unuj kaj aliaj.
Teĥnikaĵoj
- Titolo: Les Bronzés 3 - Amis pour la vie
- Reĝisoro: Patrice Leconte
- Produktoroj: Christian Fechner kaj Hervé Truffaut
- Direktoro de produkto: Jean-Louis Nieuwbourg
- Foto: Jean-Marie Dreujou
- Muziko: Étienne Perruchon
- Muntado: Joëlle Hache
- Formato: Kolora - 35 mm
- Sono: Dolby cifereca
- Ĝenro: Komedio
- Daŭro: 97 minutoj
- Buĝeto: 35,000,000 da Euroj
- Aperdatoj:
La filmado komenciĝis la 3-an de majo 2005 en Costa Smeralda en hotelo "Cala di volpe" en Sardio kaj finiĝis la 22-an de julio 2005 en Montfort Lamaury.
Rolularo
- Thierry Lhermitte: Robert Lespinasse antaŭe konata sub la nomo "Popeye"
- Gérard Jugnot: Bernard Morin
- Josiane Balasko: Nathalie Morin
- Michel Blanc: J-C kromnomita "Jessy" Duss (Jean-Claude Dusse en Eŭropo)
- Christian Clavier: Jérôme Tarayre kromnomita "Le Boulet","Le Boucher"
- Marie-Anne Chazel: Gisèle André (divorcita de Tarayre, edzino de Dusse) kromnomita "Gigi"
- Dominique Lavanant: Christiane Weissmuller kromnomita "La Folle"
- Bruno Moynot: Jambier
- Martin Lamotte: Miguel Weissmuller
- Eric Naggar: Sinjoro Guy, librotenisto
- Arthur Jugnot: Benjamin Morin, filo de Bernard kaj Nathalie
- Caterina Murino: Helena
- Ornella Muti: Graziella Lespinasse
- Serena Reinaldi : Estetikistino
Videoteko
- DVD de la filmo aperis la 21-an de aŭgusto 2006 en Francio
Internaj ligiloj
Eksteraj ligiloj
greke Oficiala retejo greke Les Bronzés 3 en CineMovies greke Les Bronzés 3 en IMDB greke Les Bronzés 3 en Allociné