Liescher Berg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Liescher Berg, aŭ Löschemer Berg, estas ĉ. 350 m alta monto en Sargovio, la norda atendaĵo de la Lorena ŝtupolando, kiu etendiĝas preskaŭ ĝis la enbuŝiĝo de la Saro en la Mozelon. Ĝi malaltiĝas en nordorienta direkto, parte trans pluraj terasoj, en la valoj de Saro kaj mozelo. En nordokcidenta direkto aliĝas la altaĵoj de Sargovio.

La monto „Liescher Berg“ konsistas el la dua duono de la nomo de la rejnlando-palatinata komunumo Wasserliesch, kiu situas ĉe la nordorienta deklivo de la monto. La lokanoj konservis la malnovan nomon "Löschem". Ankaŭ la pilgrima kapelo sur la "Löschemer Berg". nomiĝas Löschemer Kapelle.

Sur la monto troviĝas altebenaĵo, kies sudokcidenta parto konsistas el la regione fama naturprotektejo Perfeist. La tiea areoj ebligas la kreskon de multaj raraj plantoj kaj bestoj, ekzemple pulsatilo, printempa primolo, multaj orkidacoj, kiel purpurorkido, Aceras anthropophorum, Himantoglossum hircinum, Orchis militaris, krome Cornus mas, timiano, Colchicum autumnale kaj blua genciano.

Je la orienta fino de la altplataĵo staras la Löschemer Kapelle, pilgrima kapelo de sankta Maria. De antaŭ la kapelo ekzistas belega elrigardo en la mozelan valon kaj al la apudaj mezmontaroj Ardenoj, Ejfelo kaj Hunsrück, al la vidalvida vilaĝo Igel, la urbo Konz kaj la urbo Trier.

Geologie la Liescher Berg estas dividita. Parte ĝi konsistas el konka kalko (Muschelkalk), parte el ruĝa sabloŝtono.

49.7010444444446.5370166666667

Referencoj[redakti | redakti fonton]