Lili Elbe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lili Elbe

Lili ELBE (1882 - 1931) estis unu el la viroj kiuj estis operaciitaj al virino. Ŝi naskiĝis kiel viro en Danio kiel Einar Mogens Wegener. Ŝi estis sukcesa artisto, post la operacio ŝi alprenis la nomon Lili (kelkaj fontoj mencias Lily) Elbe.

Einar kaj Gerda

Einar konatiĝis kun Gerda Gottlieb ĉe la Kopenhaga Artista Akademio kaj ili geedziĝis en 1904. Li kaj Gerda laboris kiel ilustriistoj, Einar specialiĝis pri pejzaĝa pentrado. Ili travojaĝis Italion kaj Francion kaj setlis en Parizo en 1912, kie Lili jam malferme montris sin kiel virino kaj Gerda kiel aktiva lesbiano.

Lili

Lili Elbe "naskiĝis" post kiam Gerda petis lin vestiĝi en virinaj vestoj por modeli ilin. Einar sentis sin komforta en tiu stato. En ĉ. 1913 malkaŝiĝis por la publiko, ke la inspira modelo estis fakte Einar.

Post tio, li prezentis, vestis sin kiel virino en la 1920-aj kaj 30-aj jaroj kaj gastigis en sia domo kiel Lili Elbe.

Elbe vojaĝis en 1930 al Germanio por operaciumado. La unua operacio forigis liajn testikojn, la dua lian penison kaj oni samtempe transplantis en lin ovariojn de 26-jara virino. La 3-a kaj 4-a operacioj forigis la ovariojn. La 5-a operacio transplantis al ŝi uteron de virino. Ŝi mortis tri monatojn poste pro imuneca komplikaĵoj de la lasta operacio. Ŝi estas entombigita en Dresdeno.