Dum invado de Rusio en Ukrainion, fine de majo 2022 la urbo estis konkerita de rusiaj trupoj post kelktagaj bataloj ekster la urbo, kun uzo de artilerio. Dum ukraina kontraŭofensivo nord-oriente, ukrainaj trupoj atingis la urbon la 10-an de septembro, sed rusoj defendis sin. Post ĉirkaŭiro la ukrainaj militfortoj eniris la urbon la 1-an de oktobro.
Post ĉirkaŭ semajna elterigado de mortintoj, en amastomboj oni trovis 56 korpojn: 22 civilulojn kaj 34 soldatojn.