Lingvo Stilo Formo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Lingvo Stilo Formo
Lingvo Stilo Formo
Lingvo Stilo Formo
Aŭtoro Kálmán Kalocsay
Eldonjaro 1931
Urbo Budapesto
Eldoninto Literatura Mondo
Paĝoj 144
vdr

Lingvo Stilo Formo. Studoj de Kálmán Kalocsay. 1931 [1], 144 p.

Enhavo (ĉapitroj)

Esperanta Vortfarado; La evoluo de nia poezia lingvo; Sendemandaj respondoj; La E-a rimo; E-a elparolo; Pri la E-a ritmo; Klasika ritmo en E; La mezepoka Esperanto.

Recenzoj

Citaĵo
 Esperanto estas vera lingvo, vivanta kaj viva lingvo kiun uzas vivantaj homoj. Tia lingvo devas esti esplorata, ekzamenitaj per ĉiuj helpiloj de lingvo-scienco laŭ ĉiu rilato, nur tiel evidentiĝas ĝia lingva konsisto. Kalocsay plenumas grandan parton de tiu esplorado, traktante E-vortfaradon, evoluon de la poezia lingvo, la E-rimon, la prononcadon laŭ sonoj, akcento kaj ritmo, krome Kalocsay respondas kelkajn lingvajn demandojn.
Rilate al la vort-teorio Kalocsay adaptiĝas al la genia de René de Saussure kompletigita de Eugen Wüster; tiu teorio nuntempe estas aprobata de ĉiuj kompetentuloj; unu el ĝiaj ĉefaj trajtoj estas ke la vortradikoj havas difinitan gramatikan karakteron kiun montras la Fundamenta Vortaro per la aldono de la gramatikaj finaĵoj o, a, i, ; krome ekzistas radikoj senkarakteraj prepozicioj, konjunkcioj, ktp.
En la evoluo de nia poezia lingvo Kalocsay pravigas ambaŭ tendencojn troveblajn inter ni : instruantoj, propagandistoj, lernantoj volas lingvon facilan kun eta radikaro; literaturistoj kaj poetoj deziras riĉan, nuancitan vortabundan esprimilon. Formiĝos kvazaŭ du ŝtupoj : la vulgara lingvo kun la vortprovizo nepre necesa al interkompreniĝo kaj trovebla en ĉiu lernolibro; la literatura stilo kun aparta poezia kromvortaro kaj speciale pliliberaj formoj. Tiujn lastajn unue enkondukis Grabowski "la granda artisto de la fleksebleco", la kuraĝa tornisto de la poezia lingvo estis Grabowski precipe en Sinjoro Tadeo kiu ĝerme enhavas eble ĉion, kion oni povas elsorĉi el la lingvo". La poemoj estas eminente taŭgaj por ellerni perfekte la lingvon. Poemo lernita ne forviŝebla fiksas en la memoro vortojn kaj esprimojn. Bonaj poemoj devus abunde esti uzataj en superaj kursoj. Per tio, oni akirus durezultojn per unu fojo : perfektan lingvan konon kaj interesiĝon pri nia poezio.
La Esperanta rimo estas funda, detala studo pri tiu grava problemo; Kalocsay vicigas ĉiujn rimspecojn de pura rimo ĝis asonanco kaj proponas senĝene uzi la plej bonajn kaj sonplaĉajn rimo-idoj.
Fine ankoraŭ tri ĉapitroj pri Elparolo, Metriko kaj Lingvaj respondoj. Ĉio estas plena de intereso de tiu libro tiel riĉa je ideoj ke ĝi meritus multe pli ampleksan priparolon. En 1931 ĝi vekis grandan intereson kaj diskutojn. La lernantoj devas lerni ĝian klaran perfektan stilon. 
— Historio de Esperanto, p. 735

Referencoj

Bildaro