Lingvoj de Orienta Timoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Plej granda lingva grupo en la "Suco-oj" laŭ la rezultoj de la popolnombrado de 2010-10. Krome la du lingvaj insuloj de la Lolein (L) kaj Makuva (M).[1]

Kvankam la lando nur havas unu milionon da enloĝantoj, ekzistas multaj lingvoj tie. Aldone al tradiciaj Malaja-polineziaj kaj Papuaj lingvoj disvastiĝis ankaŭ kelkaj aliaj lingvoj pro enmigrado kaj konkero dum la lastaj 500 jaroj.

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

La konstitucio de Orienta Timoro distingas tri kategoriojn je la lingvoj (Nombro de gepatraj parolantoj).[2]

Oficialaj lingvoj estas laŭ konstitucio

449.085 parolas dialekton de Tetum kiel gepatra lingvo, sed nur 595 parolas la portugalan kiel gepatra lingvo.

  • Krome ekzistas 15 de la konstitucio agnoskitaj naciaj lingvoj.

Sube listigitaj[redakti | redakti fonton]

lingvoj de orienta Timoro: De supre maldekstre: laŭ horloĝo: Portugala, Bunak, Tetum, Fataluku.
Tetum, Mambai kaj Portugala
Hakka junulino el Orienta Timoro diras "Kie estas la strando?" en kvar lingvoj uzataj en la lando

Nomo, alternativa nomo, nombro de parolantoj

  • Malaja-Polineziaj lingvoj:
    • Atauru (Adabe, Wetar): 8.400
    • Baikeno (Baiqueno, Vaiqueno, Atoni, Dawan, Uab Meto): 62.201
    • Bekais (Becais, Welaun): 3.887
    • Galoli (Galóli, Lo'ok, Galole, Galolen, Glolen): 13.066
    • Habun (Habo): 2.741
    • Idalaka (Idalaca, Idaté, Lakalei, Isní, Lolein): 18.854
    • Kawaimina (Cauaimina, Kairui, Waimaha, Midiki, Naueti): 49.096
    • Kemak (Ema, Quémaque): 61.969
    • Makuva (Makuwa, Maku'a, Lovaia, Lovaea): 56
    • Mambai (Mambae, Manbae): 131.361
    • Tokodede (Tocodede, Tukude, Tokodé, Tocod): 39.483
  • Papuaj lingvoj:
    • Bunak (Bunaq, Búnaque, Buna`, Bunake, Mgai, Gai, Marae): 55.837
    • Fataluku (Fataluco, Fatalukunu, Dagaga, Dagoda, Dagada): 37.779
    • Makalero (Macalero, Maklere): 7.802
    • Makasae (Macasae, Makasai, Makassai, Makassae, Macassai, Ma'asae, Sa'ane): 101.854

Laŭ artikolo 159 de la konstitucio la indonezia kaj la angla estas laborlingvoj, ĉar tiuj estas ankoraŭ vaste uzataj, speciale inter junuloj, ĉar la portugala ne estis permesata dum la okupado farita de Indonezio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Statistika oficejo de orienta Timoro, rezultoj de la popolnombrado 2010 en la suco-oj.
  2. Direcção Nacional de Estatística: Population Distribution by Administrative Areas Volume 2 English (Census 2010)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

kun diversaj lingvaj ekzemploj el orienta Timoro