Linia Urbo (Madrido)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La distrikto Linia Urbo

Linia Urbo hispane Ciudad Lineal estas la nomo de unu el la 21 distriktoj de la municipo Madrido, Hispanio kaj administre organizata en 9 kvartaloj. La nomo de la distrikto venas de la ideo pri "linia urbo" modelo pri urborganizado elpensita de la hispana arkitekto kaj urbanisto Arturo Soria, bazata sur la ideo de la linio. Honore al tiu ĉi urbanisto oni nomis la ĉefan straton de la distrikto, la strato Arturo Soria. La surfaco de la distrikto estas 1.136,6 hektaroj kun 231.029 loĝantoj.