Linio Kamaiŝi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝildo portas la stacinomon Folkloro TŌNO, en Esperanto kaj la japana

Linio Kamaiŝi (japane: 釜石線 [kamaiŝi-sen]) estas fervojo de Orient-Japania Fervoja Kompanio. Ĝi etendiĝas 90,2 km de Hanamaki ĝis Kamaiŝi en la Gubernio Iŭate.

Tiu ĉi linio, kaj ties stacioj, havas esperantlingvajn kromnomojn, laŭ la verkaĵo Nokto de la Galaksia Fervojo de esperantista literaturisto Mijazaŭa Kenĝi. La japana esperantisto Sato Ŝoiĉi koncilis la fervojkompanio pri kiujn nomojn elekti.

Datumoj[redakti | redakti fonton]

Situo de la linio

Stacioj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj stacioj situas en Gubernio Iŭate. La simbolo ● signifas ke ĉiuj trajnoj haltas, ▲ ke iuj trapasas, kaj | trapasas.

N-ro Nomoj de stacioj Esperanta kromnomo Japane Distanco (km) Rapida trajno Hamajuri Transireblaj linioj Lokiĝo
1 Hanamaki Ĉielarko 0.0 Orient-Japania Fervoja Kompanio: Linio Tohoku (iuj rekte veturas ĝis Morioka) Hanamaki
2 Nitanaj La Marbordo 海岸 3.5  
3 Ŝin-Hanamaki Stelaro 星座 6.4 Orient-Japania Fervoja Kompanio: Ŝinkansena linio Tohoku
4 Ojamada Luna Nokto 月夜 8.3  
5 Cuĉizaŭa Brila Rivero 光る川 12.7   Tono
6 Harujama Ĉeriz-arboj 桜並木 15.9  
7 Iŭanebaŝi Fervojponto 鉄道橋 21.7  
8 Mijamori Galaksia Kajo 銀河のプラットホーム 25.1  
9 Kaŝiŭagidajra Glanoj どんぐり 31.2  
10 Masuzaŭa Lakta Vojo 天の川 33.6  
11 Arajamae Akvorado 水車 36.4  
12 Iŭate-Fucukamaĉi Farmista Domo 農家 39.3  
13 Ajaori Teksilo 機織り機 41.1  
14 Tono Folkloro 民話 46.0  
15 Aozasa Kapao[noto 1] カッパ 50.3  
16 Iŭate-Kamigo Cervodanco 鹿踊り 53.8  
17 Hirakura Monta Dio 山の神 56.6  
18 Aŝigase Montopasejo 61.2  
19 Kami-Arisu Kaverno 洞窟 65.4   Sumita, Distrikto Kesen
20 Rikuĉu-Ohaŝi Minaĵo 鉱石 73.7   Kamaiŝi
21 Dosen Cervoj 鹿 79.6  
22 Macukura La Suda Kruco 南十字星 83.2  
23 Kosano Verda Vento 緑の風 86.5  
24 Kamaiŝi La Oceano 太洋 90.2 Orient-Japania Fervoja Kompanio:Linio Jamada (iuj veturas rekte ĝis Mijako)
Fervojo SanrikuLinio Minami-Riasu
  1. Kapao estas folklore imagata akvo-vesto, hom-granda kaj verdkolora.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]