Listo de Esperanto-radioamatoraj voksignoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Listo de Esperanto-radioamatoraj voksignoj ebligas serĉi la amatorajn radiostaciojn en Esperanto.

Diskutgrupoj[redakti | redakti fonton]

Ties grupoj en Yahoo-groups kaj en google-groups

En ambaû grupoj estas aktivaj pli ol po 20 stacioj. Laste oni havis kreskantajn problemojn en la yahoo-grupo. Tial oni fondis la google-grupon esperante, kiu nun funkcias pli bone.

qrz.com[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej grandaj radioamatoraj datumbazoj estas QRZ.com en ĝi senpage eblas aldoni plurajn datumojn. En qrz.com oni povas indiki detalojn pri si en la rubriko "biography". Tie oni povas enmeti "aliajn hobiojn", ekzemple lingvojn. Ĉefaj aldonindaj datumoj estas: Nomo, adreso, retadreso, biografio kaj informoj, licenco, ITU zono, CQ zono, IOTA (se estas insulo), QSL informoj ktp.

Se oni serĉas ne laû voksigno, sed en biografioj (ŝanĝu supte maldekstre), aperas listo de ĉiuj, kiuj indikis "Esperanto" tie. Tiu listo nun enhavas ĉirkaû 90 voksignojn. Se vi enestas qrz.com, sed ne aperas en tiu ĉi listo, kontrolu vian biografion kaj ŝanĝu ĝin.

Interesa estas ankaŭ la forumoj. En la ĉefpaĝo de forumoj enmetu la serĉvorton Esperanto kaj oni ricevos liston de diversaj diskutoj.

Radioamatoraj Datumbazoj[redakti | redakti fonton]

Estas pluraj radioamatoraj datumbazoj en kiuj ILERA ankaŭ rekomendas aldoni informojn pri Esperanto kiel

Echolink[redakti | redakti fonton]

ECHOLINK, EL

Krom je mallongaj ondoj, MO, oni havas kreskantan aktivecon en ECHOLINK. Kelkaj kontraûas tion, ĉar tie ofte estas uzata interreto, kaj tion multaj malŝatas kiel ne vere radioamatora. Sed la avantaĝoj ekzistas, speciale por tiuj, kiuj ne povas starigi efikan stacion. En EL oni decidis, ne indiki la lokon post la voksigno, kiel kutime, sed oni indikas "Esperanto". Kiam vi enŝaltas EL, enmetu la serĉvorton Esperanto. Se iu de la aktivaj stacioj uzas ĝin aktuale, vi ricevos respondon de la programo. sab + dim je ĉ. 20:30UT ni regule havas rondon, tial vi tiam havas pli altan ŝancon, trovi aliajn radioamatorajn esperantistojn.

Se vi sukcesas starigi kontakton kun stacio, tamen persona interŝanĝo de informoj ne estas, tio estas eble, ĉar la amiko forlasis sian radioĉambron, tamen lasis sian komputilon aktiva. Tio ja nur kostas malmultan energion. Skribu salutfrazon dekstre sube. Post reveno li povas rimarki tion kaj eble ankoraŭ respondi.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Serĉo Esperanto en la forumo de qrz.com[rompita ligilo]
  • Serĉo Esperanto en la forumo de dxnews.com