Lofti-Montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pinto de Lofti-Monto.

Lofti-Montaro estas montaro ĵus oriente de Adelajdo en Suda Aŭstralio.

Situo kaj priskribo

Lofti-Montaro etendiĝas ekde la ekstrem-suda punkto de Duoninsulo Fleurieu ĉe la urbo Cape Jervis norden tra 300 da kilometroj antaŭ ol malaperi norde de Peterborough. Apud Adelajdo ĝi disigas la Adelajdan Ebenaĵon de la vastaj ebenaĵoj kiuj ĉirkaŭas Murej-Riveron kaj etendiĝas orienten al Viktorio.

La Hejsen-vojo trairas preskaŭ la tutan longon de la montaro, renkontante okcidenten Flinders-Montaron apud Hallett.

La montaro havas mediteranan klimaton kun modera precipitaĵo alportata de sud-okcidentaj ventoj. La someroj estas varmaj kaj la vintroj malvarmetaj. La suda parto de la montaro estas pli humida (kun 900 mm da jarpluvo) ol la norda parto (400mm).

Vidu ankaŭ

IBRA-regiono Flinders Lofty Block kiu enhavas i.a. Lofti-Montaron.
Lofti-montaraj duonarbaroj

Eksteraj ligiloj

angle Geomorfologio de Lofti-Montaro.
angle Magneta Monteto, Peterborough.
angle Batunga-Regiono, suda Lofti-Montaro.