Logo (ŝipveturado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La logo estas navigada instrumento per kiu la ŝipveturado mezuras la iritan vojon tra la akvo. Logo estas grava instrumento por determini la pozicion.

Logo
Pozicio de la logo en akvo
Logo, 1734

La ordinara logo jam dum jarcentoj uzatas kaj konsistas el tabuleto kun ŝnuro. Sur la tabuleto oni fiksis plumbon, tiel ke ĝi vertikale eniras la akvon, post kiam oni ĵetis ĝin de la ŝipo. La logo kuŝis sufiĉe senmova en la akvo, dum la ŝipo pluen veturis kaj la ŝnuro malvolvis. Per la mezurado de kiom da distanco la ŝnuro malvolvis en fiksita tempo, oni povis kalkuli la rapidecon kaj la iritan vojon. En la komenco oni aparte mezuris la ŝnuronn, pliposte oni je regula distanco faris nodojn, por plisimpligi la mezuradon. Tial ankoraŭ nuntempe oni mezuras la rapidecon en nodoj.

Finfine oni normigas la distancon de la nodoj je 47 futoj kaj 3 coloj, kio per sablohorloĝo, de 28 sekundoj rekte donas la rapidecon en nodoj. La datenoj oni sekve raportis al la submastro kiu notis ilin en la loglibro. La navigisto per tiuj datenoj kapablis navigi.