Lolium perenne
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 30 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
|
|
||||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lolium perenne
|
||||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||||
| Lolium perenne L., 1753 |
||||||||||||||||||||
Lolium perenne, komune konata kiel multjara lolio, estas vegetala specio de la subfamilio de Pooideae. Ĝi estas plurjara. perenne signifas latine staŭda. Ĝi hibridiĝas facile kun Lolium multiflorum. Ĝi estas furaĝe aŭ gazone kultivata.
Enhavo |
Priskribo [redakti]
Ĝi altas 10-90 cm[1]. La interna glumo altas malpli kiel la spiketo. La ekstera paleo ne havas ariston. La junaj folioj estas faldaj. La tigo estas glata. Ĝi estas alogama.
Parazitoj [redakti]
Ĝiaj parazitoj Neotyphodium lolii produktas alkaloidojn : lolitremon, peraminon, ergovalinon, lolinon.
Blumeria graminis, Claviceps purpurea estas ankaŭ parazitoj de multjara lolio.
Notoj [redakti]
- ↑ C.E. Hubbard: Grasses. A Guide to their Structure, Identification, Uses and Distribution in the British Isles, 1992

