Lorbés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lorbés
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 41′ N, 0° 54′ U (mapo)42.67611111-0.90777778Koordinatoj: 42° 41′ N, 0° 54′ U (mapo) [+]
Lorbés (Provinco Zaragozo)
Lorbés (Provinco Zaragozo)
DEC
Lorbés
Lorbés
Situo de Lorbés
Lorbés (Hispanio)
Lorbés (Hispanio)
DEC
Lorbés
Lorbés
Situo de Lorbés

Map

vdr


Lorbés estas loĝloko, kiu apartenas al municipo Salvatierra de Esca de provinco Zaragozo sed en la komarko Jacetania, de la historia hispana regiono Aragono.

Loknomo[redakti | redakti fonton]

La loknomo havis la formojn Lorbiés, Lorbiesse kaj Lorbiesi dum Mezepoko, kaj devenas el Vaskona-pirenea aŭ el Akitana origino. [1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lorbés situas 828 metrojn super la marnivelo, apud la maldekstra bordo de la rivero "Sacal". Ĝia distanco al Zaragozo estas 180 km. [2]

La loĝloko Lorbés, kaŝita kaj malmulte konata, estas la plej norda urbo de la provinco Zaragozo. [3]

Demografio[redakti | redakti fonton]

La popolnombrado ordonita de la aragona reĝo Fernando la Katoliko en 1495 donis al Lurbies 11 familiojn. En 1857 ĝi havis 239 loĝantojn. En 1900 ĝiaj enloĝantoj estis 191. [4]

Nune ĝi estis sur la rando de senloĝiĝo. Ĝi havis 12 loĝantojn en 1991 kaj nur 9 en 2004.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 890 la episkopo Jimeno de Pamplono donas la kvaronon de la donacoj de "Lorbesse" al la monaĥejo de Santa María de Fuenfría, proksime de Salvatierra de Esca.

Jaroj poste, la loĝloko Lorbés dependis de la monaĥejo "Leyre" en Navaro, kiu estas relative proksima (en 1174 papo Aleksandro la 3-a petis la reĝon de Aragono Alfonso la 2-a redoni la lokon de Lorbés al la monaĥejo)

Ĝia proksimeco al Navaro klarigas la ekziston de kastelo pro defendaj kialoj. En la komplika 13-a jarcento, la kastelo kaj la loko de Lorbés plurfoje pasis de la manoj de la reĝoj de Aragono al tiuj de malsamaj sinjoroj: [5]

en 1224 Miguel de Olsón donis la kastelon al la aragona reĝo Jakobo la 1-a kontraŭ tiu de Almuniente
en 1274 la reĝo Jakobo la 1-a interŝanĝis la urbeton kun sia filo, la estonta aragona reĝo Pedro la 3-a
en 1286 Alfonso la 3-a "restituis" ĝin al Felipe de Castro
kaj fine en 1293 la aragona reĝo Jakobo la 2-a aĉetis ĝin de Pedro Cornel.

De tiam ĝi ne plu forlasis sian karakteron de reĝa loko ĝis la 19-a jarcento.

Lorbés estis sendependa municipo ĝis ĝia enkadrigo en 1972 en la municipo de Salvatierra de Esca.

Popola arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Lorbés estas belega arkitektura komplekso de granda elvokiva potenco, kun mallarĝaj stratoj kaj allogaj ankoraŭ pavimitaj trairejoj, kiuj krevas kaj serpentumas, akomodiĝante al la kruta malebenaĵo de la tereno. La domoj havas belajn pordegojn, ankoraŭ kun kardofloroj kiel praula simbolo de protekto. [4] [6]

Lorbés estas dividita en du kvartalojn, la Alta estas tre trafita de senloĝigo. En la vasta preĝeja placo kontrastas malplenaj domoj kun anguloj plenaj de vivo. Estas ankaŭ grandiozaj konusaj kamentuboj. Estas belaj domoj kun blazonoj kaj rimarkindaj ŝtonportaloj. La malnovaj lernejoj kaj la forno daŭre estas en bona stato. [5]

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Paroĥa preĝejo dediĉita al "San Miguel" (Sankta Miĥaelo): [5] [7] [8]
Ĝi estas konstruita kun bonaj ĉizitaj ŝtonoj en la 16-a jarcento. Ĝi havas latinkrucan planon, kun ununura navo kun rekta fronto, kiu estas kovrita per stelformaj ripvolboj, dum la brakoj de la transepto kaj la sakristio faras tion kun simplaj ripoj. La sakristio kaj la sonorilturo estas alkroĉitaj al la suda flanko, kun enirhalo inter ili. Tre efika estas la kovrilo danke al la remburaĵtraktado de jamboj kaj doveloj. Ĝi havas altan koruson ĉe la piedoj (kun balustrado kun renesanca ornamado) kaj elstara aro de retabloj el la 17-a kaj 18-a jarcentoj. [4]
  • Ermitejo dedicxita al la "Virgen de la Pardina" (Virgulino el la Pardina).

Festoj[redakti | redakti fonton]

  • Oni celebras la 6-an de septembro siajn plej gravajn festojn. [4]

Estas menciinde[redakti | redakti fonton]

La domo de la urbestrino de la aragona urbo Lorbés estas la epicentro kie okazas serio da neklarigeblaj fenomenoj. La posedantoj certigas, ke ili vidis fantomon, aŭdis bruojn kaj kriojn kaj serion de strangaj eventoj, kiuj ne ĉesas okazi. La esplorprogramo "Cuarto Milenio" kolektas datumojn, kiuj ne estis konataj pri la kvazaŭaj fantomoj de Lorbés. [9]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Promenaj vojoj ekde Lorbés. [11]