Lorko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strato de Lorko en la malnova kvartalo

Lorko (hispane Lorca [lorka]) estas urbo en la sudoriento de Hispanio, en la Murcia Regiono. Ĝi okupas 1.675 Km² kaj havas loĝantaron de 84.245 (jaro 2004). Ĝi situas ĉe koordinatoj 37° 41′ N 01° 42′ U / 37.683 °N, 1.700 °U / 37.683; -1.700 (mapo)Koordinatoj: 37° 41′ N 01° 42′ U / 37.683 °N, 1.700 °U / 37.683; -1.700 (mapo).

Turista Logaĵo

Dum la 18-a jarcento kelkaj barokaj preĝejoj estis konstruitaj en Lorko. Kune kun la nobelaraj domoj estantaj en la malnova urbo, kiuj nun estas riparataj, iĝas monumentaro, kiu estas deklarita historia kaj arta tutaĵo

Ĝis ekde la 19-a jarcento okazas Lorke ĉiujare la procesioj (religiaj paradoj) je Sankta Semajno. Tiuj okazaĵoj estas unikaj por sia miksaĵo de festadaj kaj piaj sentoj. Romiaj soldatoj kaj militĉaroj miksiĝas kun barokaj skulptaĵoj de sanktuloj kaj la ludaj aperaĵoj el bibliaj kaj historiaj uloj, kiel Kleopatra, Nerono, la reĝino de Saba (patrino de Salomono), la kvar rajdantoj de la Apokalipso la diablo, ktp. Ĉi tiu bibliaj paradoj, kiel nun ili estas konataj, estas deklarataj porturismaj naciinteresaj, kaj baldaŭ eble homara heredaĵo.

La histora kaj arta aro el Lorko, inkluzive la kastelon, kuniĝas en tema parko pri historio. Ĝi estas konata kiel "Lorko, Metiejo de la Tempo" (hispane "Lorca, Taller del Tiempo"). La kastelon oni nomigas kiel "Fortikaĵo de la Suno", ĉar Lorko estas konata kiel la "urbo de la suno".

Ĉar oni transformigas unu ĉefturon de la kastelo en "Parador Nacional" (hotelo de nacia posedaĵo), arkeologiaj kavaĵoj estis farataj dum tri jaroj. Tie aperis, inter aliaj interesindaj trovaĵoj, unu el la plej kompletaj sinagogoj el Hispanio.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.arqueomurcia.com/portada/new29.htm greke http://www.camaracomlorca.es