Dúo Los Compadres

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Los Compadres)

Dúo Los Compadres estas la nomo de muzika duopo presentinta kuban sonon, kiu devenis el Santjago de Kubo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La duopo «Los Compadres» ekestis dum prezentado en 1949, kiam Lorenzo Hierrezuelo sin vidis devigata anstataŭi la kantistinon kaj gitaristinon María Teresa Vera kaj serĉis por ŝi Franciskon Repilado, kun kiu li estis laborinta jam en la muzikkvaropo «Cuarteto Hatuey» fine de la tridekaj jaroj.

La dua de „compadres“ [kolegoj] en sia origina formiĝo konsistis el Francisco Repilado (Compay Segundo = „dua“ kolego, ĉar li kantis la malaltan voĉon de la duopo) kaj Lorenzo Hierrezuelo (Compay Primo = „unua“ kolego), kvankam por la prezentadoj ili sin fortikigis per bongoj, kontrabaso kaj guiro. En 1953 Lorenzo Hierrezuelo anstataŭis sian „duan kolegon“ Compay Segundo per sia frato Reynaldo Hierrezuelo, konata kiel Rey Caney.

Dúo Los Compadres distingiĝis per delikata miksiĝo de ĝiaj voĉoj kaj ĝia aparta maniero interpreti la kuban sonon laŭ stilo de la gŭaĥiroj de orienta Kubo. La duopo estis tute populara aperaĵo, kiu realigis multajn prezentadojn kaj en Kubo kaj ankaŭ en Domingo, Porto-Riko, Panamo, Venezuelo kaj aliaj landoj. En sia formiĝo el la du fratoj Hierrezuelo ĝi prezentis en diversaj landoj de Eŭropo kaj eĉ en Japanujo.

Inter la multaj kantoj, kiujn la duopo interpretis, estas elstarigendaj "Venga guano", "No quiero llanto" , "Guarapo, pimienta y sal", "Yo canto en el llano" "Macusa", "Los barrios de Santiago"," Mi son oriental"," Preparen Candela ","Rita La Caimana " kaj " Como Cambian Los Tiempos ".

La grupo aktivadis ĝis la morto de Lorenzo Hierrezuelo.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Inter la multaj sonregistraĵoj kaj kompilaĵoj de la duopo estas menciindaj:

  • Huellas del pasado EGREM, 1996.
  • Compay Segundo y Compay Primo EGREM, 2000.
  • Llegaron Los Compadres EGREM, 2000

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Giro, Radamés 2007. Diccionario enciclopédico de la música en Cuba. La Habana. Vol. 1, p. 21

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]