Lostwithiel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mezepoka ponto trans Rivero Fowey ĉe Lostwithiel

Lostwithiel estas urbeto de Kornvalo, Anglio. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis 2,739 loĝantojn.

La urbo situas ĉe la kapo de la estuaro de Rivero Fowey. Antaŭe ĝi estis grava centro de la stanminada industrio, kun la rajto kunvenigi tribunalon por reguli tiun industrion en la ĉirkaŭaĵoj.

Dum la angla enlanda milito okazis du bataloj ĉe Lostwithiel, en 1642, kaj la 21-an de aŭgusto 1644. Dum la dua batalo, reĝa armeo sukcese atakis parlamentan armeon: la parlamentaj kavalerioj eskapis; la kvin mil infanterianoj retretis al Fowey kie ili kapitulaciis la 2-an de septembro.