Louis-Ferdinand Céline

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Louis-Ferdinand CÉLINE [seLIN], en Esperanto Luis'-Ferdinando Celino, estis la plumnomo de franca kuracisto kaj verkisto Louis-Ferdinand DESTOUCHES [deTUŜ], (n. la 27-an de majo 1894 en Courbevoie, Hauts-de-Seine, Francio, m. la 1-an de junio 1961 en Meudon).

Li famiĝis dank'al sia libro "Voyage au bout de la nuit" (Vojaĝo ĝis noktofino) kiu ricevis la premion Renaudot en 1932, kaj kiu entenas membiografiajn erojn. Li verkas en akra stilo, kiu provas imiti la hakitecon kaj krudecon de popola slanga parolo, sed samtempe ĉiam oni sentas, ke li estis lerta arta beletristo. Li rompis kun literaturaj tradicioj, inter alie redonante parolmanierojn de needukitaj homoj, slangon, kaj eĉ obscenaĵojn. Li priskribis diversajn mallumegajn, veindajn etosojn, kaj pripensigojn, en kiuj ĉefe atentindas la lacigaĵoj kaj timegigaĵoj de la milito (1-a Mondmilito 1914-18), la fiaĵoj kaj kruelaĵoj en la francaj enafrikaj kolonioj, la mizera vivo de homoj en la parizaj ĉirkaŭurboj, kie li estis plurjare kuracisto, kaj ĝenerale la senespero de la homa kondiĉo, la malindeco de la propraj homaj animoj, la fiaĵeco de la socio, kaj la vivo de la popoluloj kaj mizeruloj, kontraŭ ĉiaj homaj kruelaĵoj kaj vantaĵoj.

- Bardamu, li tiam aldonas gravmiene kaj iom triste, niaj patroj ja valoris nin, ne klaĉu pri ili!...
- Vi pravas, Arturo, prie vi pravas! Hataj kaj obeemaj, perfortitaj, ŝtelitaj, buĉitaj kaj ŝlemilaj ĉiam, ili ja valoras nin! Tion vi povas elbuŝigi! Nenia ŝanĝo! Nek de ŝtrumpetoj, nek de mastroj, nek de opinioj, aŭ tiel malfrue ke vanas la peno. Ni naskiĝis fidelaj, proe ni krevas! Senkialaj soldatoj, herooj por ĉiuj, kaj parolemaj simioj, suferantaj vortoj, jen ni la njo-knaboj de l' Reĝo Mizero. Ja li nin prifriponas! Kiam ni ne bonkondutas, li premas... Oni havas liajn fingrojn ĉirkaŭ l' kolo, ĉiam, ĝenas por paroli, nepras ege atento se oni deziras plumanĝi... Pro bagateloj, li strangolas onin... Nur aĉa viv' ...

Poste li plu verkis librojn en stilo pli kaj pli "hakita" kaj stile akra kaj amara.

Pro sia kontraŭjuda sinteno, Céline estis vidata - dum kaj post la okupacio de Francio fare de la nazioj - kiel ilia kunlaboranto, malgraŭ la fakto ke li kondamnis ilian (kaj ĉian) ideologion, pro tial li fuĝis en Germanion kun la Vichy-a registaro. Dum sia foresto, li estis komdamnita al unu jaro da prizono, kaj li estis deklarita "nacia malhonoro". En 1952 li ricevis amnestion, kaj revenis Francion, kie li refariĝis kuracisto. Fine, li retiris sin en lia domo en pariza ĉirkaŭurbo, kun sia edzino Lucette Almanzor kaj multaj katoj.

Verkaro

Liaj romanoj entenas:

  • 1923 Semmelweis
  • 1932 Voyage au bout de la nuit ("Vojaĝo ĝis noktofino")
  • 1936 Mort à crédit ("Morto prunte")
  • 1937 Bagatelle pour un massacre ("Bagatelo por amasbuĉado")
  • 1944 Guignol's Band ("La bando de Guignol")
  • 1949 Casse-pipe (franca slangovorto: masakro, katastrofo, sinmortigo, ktp)
  • 1952 Féerie pour une autre fois ("Feaĵo por alia fojo")
  • 1954 Normance (Féerie II) ("Normance (Feaĵo, la 2-a)")
  • 1968 D'un château l'autre ("De kastelo la alia")
  • 1972 Nord, 1960 ("Nordo")
  • 1964 Guignol's band II (Le pont de Londres) ("La bando de Guignol, la 2-a (la ponto de Londono)")
  • 1969 Rigodon, eldonita postmorte.

En Esperanto aperis

Eksteraj ligiloj