Louis Paul Boon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Kolfschoten, Louis Paul Boon, Hanny Michaelis & Jacques Presser (1967)

Louis-Paul BOON (naskiĝis la 15-an de marto 1920 en Aalst, mortis la 10-an de majo 1979) estis belga verkisto kaj pentristo.

Vivo

Profesie aŭtomobila pentristo, li forlasis la lernejon je 14 jaroj sed plu studis dum sia libera tempo dum kelkaj jaroj. Li ekaktivis en disidenta kristan-socialista partio, la "daensistoj", kaj publikigis sian unuan romanon en 1939. Post la milito, li aliĝis al la komunista partio, iĝis ĵurnalisto kaj kulturredaktisto en la gazeto Rode Vaan kaj redaktosekretario en Front. En 1954, li iĝis redaktoro de la socialista gazeto Vooruit.

Lia tuta verkaro estas markita per fortaj socialismaj idealoj kaj per la deziro plibonigi la homon. Li estis socie engaĝita aŭtoro, kaj denuncis netolereblajn sociajn situaciojn en siaj romanoj. En 1967, li ricevis la premion Constantijn Huygens por sia tuta verkaro.

Li mortis la 10an de majo 1979 en Erembodegem, dum li laboris super sia lasta romano.

Verkoj

  • Het brood onzer tranen, 1939
  • De voorstad groeit, 1942
  • Abel Gholaerts, 1944
  • Kapellekensbaan, 1953
  • Zomer te Termuren, 1956
  • Pieter Daens
  • De zwarte hand
  • Het jaar 1901
  • De Kasteelheertjes

Rete legeblaj tekstoj esperante

Eksteraj ligiloj