Louise Brown

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Louise Joy BROWN (naskiĝis la 25-an de julio 1978 en Oldham) estas angla poŝtoficistino, la unua infano naskita post fekundigo in vitro.

Ŝi naskiĝis en familio de Lesley kaj John Brown, kiuj sensukcese klopodis havi infanon dum 9 jaroj. Operacio de la fekundigo de ovolo de ŝia patrino okazis la 10-an de novembro 1977. Kuracistoj, kiuj zorgis pri tio estis Patrick Steptoe kaj Robert Edwards.

Eksteraj ligiloj