Lu Wunsch-Rolshoven

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lu Wunsch-Rolshoven
Persona informo
Naskiĝo 29-a de marto 1956
en Essen
Lingvoj Esperanto
Nacieco germano
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infanoj Iris v. Wunsch-Rolshoven Teruel • Magdalina v. Wunsch-Rolshoven
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj Germana Esperanto-Junularo
Esperantistiĝis en 1977
vdr

Louis Ferdinand von WUNSCH-ROLSHOVEN (kutime nomata Lu WUNSCH-ROLSHOVEN, naskiĝis la 29-an de marto 1956) estas germana matematikisto kaj esperanto-parolanto. Li estas prezidanto de la asocio EsperantoLand ekde ties formala fondiĝo en 2003 (gvidanto de la laborgrupo EsperantoLand ekde 2001).

Jam en la 1980-aj jaroj, li aktivis en Germana Esperanto-Junularo, kies estrarano li estis ekde la jarfino 1980 ĝis ĉ. 1985. Li ĉefe respondecis pri gazetara agado, kiun li gvidis dum multaj jaroj kaj kie li kunlaboris de 1980 ĝis ĉ. 1990. Rezulto estis oftaj raportoj, ĉefe pri la IS, en gazetoj, radio kaj televido, interalie en tutgermana televida novaĵelsendo.

Ekde 1980 li estis dum kelkaj jaroj komitatano de TEJO. Inter 1989 kaj 1992 li estis komitatano de UEA kaj membris en la Financa Komisiono de UEA.

Li estas unu el la iniciatintoj de la Esperanto-agado en Villa Kreuzberg en Berlino, Germanio (1984 - ĉ. 1992). En tiu kadro li longtempe gvidis la Esperanto-grupon kaj organizis la germanlingvan prelegserion "Esperanto en la praktiko" ('Esperanto in der Praxis'). Por la prelegserio li faris ankaŭ la gazetaran laboron. Rezulte de tio en kelkaj jaroj aperis ĝis 80 mencioj jare pri Esperanto en la berlina gazetaro, ĉefe mallongaj anoncoj de prelegoj, sed ankaŭ pli longaj artikoloj kaj kontribuoj en radio kaj televido. Li krome instruis en pluraj dekoj da kursoj, ĉefe semajnfinaj, sed ankaŭ en ĉiusemajnaj rondoj por progresantoj. Li dum kelkaj jaroj organizis la Berlinan Arbaran renkontiĝon (BARo) en Bad Münder, sudokcidente de Hanovro.

En la jaro 2001 li fondis la laborgrupon EsperantoLand, kiu publikigis la retejon EsperantoLand.de. La aktivecoj en 2003 kuniĝis kun la asocio Esperanto-Centro fondita de Hermann Behrmann; ŝanĝiĝis la nomo de la asocio al 'EsperantoLand' kaj Lu Wunsch-Rolshoven fariĝis prezidanto. Li fondis kaj plu ĉeforganizas la Novjaran Renkontiĝon (NR) (ekde la jarfino 2002) kaj la "SOmeran MEzeŭropan REnkontiĝon" (SOMERE) (ekde somero 2003); aldoniĝis en 2010 'PRINTEMPE' kaj 'Internacia Kongreso'.

Li estis estrarano de la Esperanto-Ligo Berlin (ELB) en la okdekaj jaroj. Ekde la naŭdekaj jaroj li estas estrarano de la asocio Esperanto-domo Michendorf, kiu administras domon en urbeto apud Berlino kaj uzas ties enspezojn por subteni Esperanto-agadojn, ĉefe en Berlino.