Lucien Laforge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucien Laforge
Persona informo
Naskiĝo 10-an de julio 1889 (1889-07-10)
en Parizo
Morto 21-an de januaro 1952 (1952-01-21) (62-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Lucien Laforge (naskiĝis la 10-an de julio 1889 en la 9-a arondismento de Parizo, mortis la 21-an de januaro 1952 en la 18-a arondismento de Parizo[1], estis franca desegnisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patrino estis miniatura pentristino kaj lia patro violonisto. Li hezitis dum adolesko inter kariero de muzikisto kaj tiu de desegnisto.

Li enskribiĝis al kursoj de Akademio Humbert kies akademismon kaj pompan stilon li kritikis. Li debutis kiel desegnisto en 1910. Li partoprenis al distraj gazetoj kiel Pages follesTout-Paris, sed donis sian preferon de desegnisto al tiuj kiuj permesis al li esprimi siajn maldekstrajn politikajn ideojn: li desegnis por Les hommes du jour ekde 1910, por Le Journal du Peuple en 1917-1918, poste L'Humanité, Clarté, Le Canard enchaînéLe Libertaire en la 1920-aj jaroj.

Sensukcesa pentristo, ofta ilustristo ĉefe inter 1912 kaj 1924, li perlaboris sian vivon partoprenante al multnombraj maldekstraj aŭ anarĥiistaj gazetoj. Kuntrenante ekziston de malriĉeco, li neniam konsentis la plej malgrandan cedon. Ĝisosta pacifisto, li ŝajnigis sin freneza kaj estis reformita dufoje dum la milito, en 1915 kaj 1917. Lia ilustrista verko situas iom antaŭ kaj iom post la milito: Les Mille et une nuits en 1912 kaj Ogier le Danois en 1913 estas destinitaj al infanoj kun tute nova spirito, influita de Art Nouveau.

Li ilustris librojn de Gustave Coquiot, Lucien Descaves, la contes de fées (Rakontoj pri Feinoj) de Charles Perrault, Charles Baudelaire, Gaston Dumestre, François Rabelais. Pentristo fora de ĉia akademismo, "Sed mi ne estas laŭmoda (...). Mi amas nur vivon kaj liberecon". Lia pentraĵo, stilizita kaj kontrasta, entenita en rondaj medalionoj, estas nura sensualeco.

Citaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Tout est mort sauf la bêtise et les hommes la nourriront comme un chat jusqu'à la fin (Ĉio estas mortinta krom stulteco kaj homoj nutros ĝin kiel katon ĝis la fino).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Les 1001 nuits. Ilustritaj de Lucien Laforge, (trad. de Georges Frilley), Parizo, Tallandier, 1912.
  • La Grippe espagnole. Komponaĵoj de Lucien Laforge. Parizo, 1920 ?, LUTETIA (Librairie). Tre reduktita eldono (malpli ol 100 ekzempleroj).
  • Ronge-Maille vainqueur, teksto de Lucien Descaves, ilustraĵoj en la teksto de Lucien Laforge, Parizo, Ollendroff, 1920, eldonita en 1000 ekzempleroj (la verko estis malpermesita de cenzuro en 1917)[2]
  • Rabelais, Des Quatre saisons de l'année, Parizo, Eugène Rey, 1923, ilustraĵoj de Lucien Laforge en du tonoj (nigra kaj ruĝa)
  • Les Contes des fées / de Charles Perrault; ilustritaj de Lucien Laforge. Parizo: Éditions de la Sirène, 1920, 94 p. faksimila reeldono. Albin Michel jeunesse, 2008, 94 p. ISBN 978-2-22618-619-5
  • Abcdefghijklmnopqrstuvwxyz (abécadaire), Parizo, Lutetia, 1924, faksimila reeldono, Parizo, La Mercurie, 2010.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Archives de l'état civil de Paris en ligne, acte de naissance n° 9/1130/1889 (acte du 12 juillet précisant : né avant-hier), avec mention marginale du décès (alirdato la 24 aprilo 2012)
  2. indikita en la teksto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lucien Laforge en la franca Vikipedio.