Ludwig Gotthard Kosegarten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludwig Gotthard Kosegarten

Ludwig Gotthard KOSEGARTEN (n. la 1-an de februaro 1758 - m. la 26-an de oktobro 1818), ankaŭ konita kiel Ludwig TheobulLudwig Theoboul, estis germana poeto kaj luterana pastro.

Kosegarten naskiĝis en Grevesmühlen, kiu tiam apartenis al Sveda Pomerio. Li studadis teologion en la universitato de Greifswald, kaj sekve oficis kiel pastro de Altenkirchen, sur la insulo Rügen.

La libroj de Kosegarten estis brulitaj okaze de la Wartburgfest de la 18-a de oktobro 1817. Li influis la pentraĵojn de Philipp Otto Runge, Caspar David Friedrich, kaj la muzikon de Franz Schubert.