Ludwigshafen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ludwigshafen am Rhein estas (kun 163.000 loĝantoj) la dua plej granda urbo de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝi situas ĉe la rivero Rejno, kiu disigas ĝin de la najbara urbo Mannheim. Ludwigshafen estas konata kiel sidejo de la kemia fabriko BASF.