Lukla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lukla
setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 230  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 27° 41′ N, 86° 44′ O (mapo)27.68777777777886.731388888889Koordinatoj: 27° 41′ N, 86° 44′ O (mapo) [+]
Alto 2 860 m [+]
Horzono UTC+05:45 [+]
Lukla (Nepalo)
Lukla (Nepalo)
DEC
Lukla
Lukla
Situo de Lukla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lukla [+]
vdr

Lukla estas komunumo en regiono Ĥumbuo en Nepalo, sur supermara alto de 2.860 m, supre de rivervalo de Dudh Kosi. La nomo Lukla venas de iama ŝafobaraĵo, sur kies loko nun troviĝas la Flughaveno Tenzing-Hillary.

La flughaveno estas unu el la plej malfacile alireblaj de la mondo. La alteriĝejo estas mallonga, havas vojleviĝon, limas ĝin ĉe unu fino ravino, ĉe la alia fino montomuro. Tie la de- kaj alteriĝo estas tre riskoplena. Se la vetero permesas, dumotoraj aviadiloj Dornier kaj Twin Otters faras regulajn tagajn flugojn inter Lukla kaj Katmanduo.

Lukla estas - krom kelkaj apenaŭ uzataj montaraj vojetoj - la sola alirejo al la Ĥumbu-regiono kaj al la Nacia parko Sagarmatha. Plimulto de montirantoj el Lukla, montoiras du tagojn por atingo de Namche Bazaar, interesa vilaĝo kaj aklimatigejo por plua montoiro.

Fotoj[redakti | redakti fonton]