Luminița (Constanța)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luminița
Vilaĝo
loĝloko
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Constanța
Alinome Urumbei (iam)
Komunumo Corbu
Situo 44° 22′ N, 28° 38′ O (mapo)44.36583333333328.634444444444Koordinatoj: 44° 22′ N, 28° 38′ O (mapo)
Luminița (Constanța) (Rumanio)
Luminița (Constanța) (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 14 m
Poŝtkodo 907086
Loĝantaro 97 (en 2011; 86 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 61531
vdr

Luminița [luminica] estas vilaĝo en la rumana distrikto Constanța. Ĝi situas sur terkolo inter la lagoj Corbu kaj Tașaul.

Ĉe la vilaĝo estas grava haveno, kiu estas ligita al la Kanalo Poarta Albă–Midia Năvodari. La haveno situas en la lago Tașaul, sed estas apartigita de ĝi per digo.

Luminița estas ligata al Corbu per loka vojo kaj ponto super lago Corbu, sed pli grava estas la distrikta vojo DJ226 al la urbo Năvodari, kiu situas 5 km sude.