Luterana preĝejo (Kőszeg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Luterana kirko (Kőszeg))
Luterana preĝejo en Kőszeg
Luterana preĝejo en Kőszeg
Luterana preĝejo en Kőszeg
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kőszeg
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo postbaroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Luterana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Kőszeg.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Kőszeg en la fruaj 1550-aj jaroj jam pli granda parto de la loĝantoj sekvis la luteranismon, tial en 1554 li ricevis (eble parte) katolikan preĝejon Sankta Jakobo, kie oni aranĝis luteranajn mesojn 117 jarojn. En 1615 oni konstruis apartan luteranan preĝejon por la germanlingvanoj. La katolikoj forprenis ambaŭ preĝejojn en 1673, eĉ la luteranaj mesoj estis malpermesitaj. Laŭ leĝo en 1681 la plej proksima luterana preĝejo povis funkcii en Nemescsó. Laŭ pli nova leĝo en 1781 ankaŭ en Kőszeg oni rajtis konstrui luteranan preĝejon, sed sen turo kaj nur en korto. Post 2 jaroj la teretaĝa preĝdomo estis konstruita, tamen sen orgeno kaj altaro. La orgeno alvenis en 1784. En la 1840-aj jaroj trakonstruoj okazis laŭ klasikismo, tiutempe tie kreiĝis luterana centro kun bazlernejo, gimnazieto, hospitaleto. En 1930 en la proksimo oni konstruin turon kaj lernejon (hodiaŭ infanĝardeno), sed la preĝejo mem pro la tutmonda krizo prokrastiĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo jam estas unuetaĝa. Interne en la etaĝa nivelo ronda galerio estas videbla. La altaro kaj predikejo estis faritaj en la unua parto de la 19-a jarcento.

Fontoj[redakti | redakti fonton]