Luzitanaj militoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Luzitanaj militoj estas la historiografia nomo por la militoj inter entreprenitaj de la Romia respubliko kontraŭ aro de popoloj de la okcidento de la Iberia duoninsulo, kiujn la romianoj mem nomis luzitanoj, kaj kies teritorio estis aneksita al la provinco nomita Hispania Ulterior. Ĉi militoj okzis inter la jaroj 155 - 139 a.K, kiuj kelkfoje samtempe okazis kun la keltiberaj militoj (Numanca milito, ekde la jaro 154 a.K, en la teritorio aneksita al Hispania Citerior). La luzitana milito ankaŭ estis nomata kiel Purinos Polemos (t.e. Feroca Milito).

La luzitanoj ribeliĝis kontraŭ Romio du fojojn (155 kaj 146), sen en ambaŭ okazis ili estis venkitaj.

En la jaro 194, eksplodis la milito inter la romianoj kaj la luzitanoj, kiu estis indiĝena popolo. En 190 Lucio Emilo Paŭlo frontis la luzitanojn; post komenca malvenko kaj perdado de 6.000 el siaj homoj fine li sin altrudis kaj mortigis 30.000 luzitanajn militistojn (laŭ Plutarko).[1]Sekvajare Publio Junio Bruto venkis kaj mortigis 18.000 luzitanojn kaj kaptis 2.300.[2]Lia sukcedinto kiel pretoro de la provinco Ulterior (188-186), komence de sia regado atakis la luzitanojn kaj sieĝis Asta Regia-n, mortigante 6.000 personojn.[2]

En 179, la romianoj sukcesis en la pacigado de la regiono kaj atingis signifan pactraktaton. Tamen, en 155, granda ribeliĝo sub la gvidado de la kaciko nomata Puniko, kiu alianciĝis kun la vetonoj, frapis la regionon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lorrio & Gardes, 2001, pp. 52; Plutarco. Emilio Paulo, 4,3
  2. 2,0 2,1 Lorrio & Gardes, 2001, pp. 52