Mŭero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mweru
Suda fino de Mweru el kosmo, junio 1993 (malvera koloro)
Suda fino de Mweru el kosmo, junio 1993 (malvera koloro)
Koordinatoj 9°10′S 28°30′O  /  9.167°S, 28.5°O / -9.167; 28.5 (Mŭero)Koordinatoj: 9°10′S 28°30′O  /  9.167°S, 28.5°O / -9.167; 28.5 (Mŭero)
Ĉefaj fontoj Riveroj Luapula, Kalungwishi
Ĉefaj elfluoj Rivero Luvua
Landoj de la baseno Zambio
Kongo Kinŝasa
Maksimuma longo 96 km
Maksimuma larĝo 45 km
Surfaca areo 4350 km²
Averaĝa profundo 7 m
Maksimuma profundo 37 m
Akva volumeno 32 km³
Borda longo1 340 km
Surfaca alto 917 m
Insuloj Kilwa
Isokwe
Setlejoj Nchelenge
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
v  d  r
Information icon.svg

MŭeroMŭeruo (Mweru) estas afrika lago situanta sur koordinatoj 9°10′S 28°30′O  /  9.167°S, 28.5°O / -9.167; 28.5 (Mŭero)Koordinatoj: 9°10′S 28°30′O  /  9.167°S, 28.5°O / -9.167; 28.5 (Mŭero), en la limo inter Zambio kaj Kongo Kinŝasa, je ĉirkaŭ 150 km okcidente de la suda fino de Tanganjiko. Ĝi estas proksimume 96 km longa kaj 45 km larĝa, kun ĝia longa fino orientita nordoriente/sudokcidente, kaj troviĝanta je alto de 917 m.

La nomo estas ankaŭ literumita kaj prononcita kiel Mwelu. Ĝi estis konata de la arabaj kaj svahilaj negocistoj kaj portugalaj esploristoj kiu vizitis la regnon de Kazembe ĝuste je la sudo. La esploristo David Livingstone referis al ĝi kiel Moero en siaj vojaĝoj de 1867-68.

Ĝi estas ĉefe nutrita per la rivero Luapula, kiu venas tra marĉoj al la sudo de la lago kaj la Kalungwishi, kaj je la nordo la lago perdas sian akvon per la rivero Luvua, kiu fluas en nordokcidenta direkto por aliĝi al la rivero Lualaba kaj de tie al la Kongo.

Pli malgranda tre marĉa lago nomita Mweru Wantipa kuŝas je 50 km al ĝia Oriento kaj alfluas al ĝi tra la rivero Kalungwishi. La okcidenta bordo estas pli montriĉa.

Multaj fiŝkaptadaj vilaĝoj okupas ĝiajn bordojn, inter kiuj la ĝemelaj urboj de Nchelenge kaj Kashikishi. Ĝi estas hejmo al du grandaj insuloj: Kilwa kaj Isokwe. La loĝantaro ĉirkaŭ la lago tre kreskis, grandparte el ĝi ekspluatante la riĉaj fiŝkaptadoj de la lago.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]