MPE (operaciumo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MPE (Multi-Programming Executive) estas afer-orientita minikomputila samtempa operaciumo farita de Hewlett-Packard.

Ĝi funkciigas la familion HP 3000 de komputiloj, kiuj originale uzis 16-bitan HP staplo-arĥitekturon kun CISC procesoroj kiuj estis poste ŝanĝitaj al PA-RISC, tiam la operaciumo estis alinomita MPE/XL. La originala versio de MPE estis skribita per lingvo nomita SPL (System Programming Language); poste la nomo de la operaciumo estis ŝanĝita al MPE/ix por indiki kunlaboreblecon kun Unikso per aldono de POSIX-kongrueco. La ĉeso de la produktado estis anoncita malfrue en 2001 kun la ĉeso de helpservo fine de 2010. Nombro da triapartaj kompanioj anoncis planojn por subteni ambaŭ hardvaron kaj softvaron post tiu dato por klientoj ne kapablaj aŭ ne volantaj ŝanĝi al aliaj platformoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo HP Multi-Programming Executive en la angla Vikipedio.