Madeleine de Svedio
Madeleine Thérèse Amelie Josephine, princino de Svedio, dukino de Helsinglando kaj Gestricio (naskiĝis la 10-an de junio 1982 en Ekerö) estas la plej juna filino de reĝo Karolo la 16-a Gustavo kaj reĝino Silvia.
Geedziĝo kaj familio
Princino Madeleine edziniĝis la 8-an de junio 2013 kun sinjoro Christopher O'Neill, brita-usona aferisto. En septembro 2013 la kortego oficiale sciigis gravedecon de la princino. La 20-an de februaro 2014 ŝi naskis en Novjorko la filinon princino Leonore Lilian Maria, dukino de Gotlando.