Maeva Méline

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maeva Méline
Persona informo
Naskonomo Maeva Emmanuelle Méline
Naskiĝo 20-an de januaro 1980 (1980-01-20) (44-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo aktorokantisto • dublaktoro
TTT
Retejo http://www.maevameline.com
vdr

Maeva MÉLINE (naskiĝis la 20-an de januaro 1980 en Parizo) estas franca kantistino kaj komediistino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post brilaj studoj pri juro, dotita de aktiva kvazaŭ-absoluta sonsento kaj influita de rok- kaj pop-muzikaj ĝenroj, Maeva Méline rapide turniĝis al artisma kariero.

Ŝi vizitis kursojn de piano kaj kuraĝigita de siaj proksimuloj eklernis kantadon kaj gitaron. Ŝia talento ebligis al ŝi plimultigi koncertojn kun sia unua ĵaz-funka grupo en malgrandaj koncertejoj. Kelkajn jarojn poste disk-firmao Warner rimarkis la junan artistinon kaj proponis al ŝi unuan kunlaboradon.

Laŭlonge de ŝiaj renkontiĝoj, ŝi instigis scivolemon kaj interesiĝon flanke de profesiuloj de muzika industrio, kiuj ankaŭ malkovris ŝin per ŝia paĝo en MySpace.

Al ŝi estis ofertita la rolo de Nannerl, fratino de Mozart, unu el la ĉefaj roloj de Mozart, l'opéra rock, produktita de Dove Attia kaj Albert Cohen kaj reĝisorita de Olivier Dahan. Tiu muzik- kaj energi-plena rolo ebligis al ŝi montri ŝiajn artisman sentemecon kaj plurflankan talenton.

Tiu spektaklo estis grandega sukceso kaj prezentoj sinsekvis ekde septembro 2009 tra tuta Francio, Svislando kaj Belgio.

En 2010, Disney-Studioj kontaktis ŝin kaj unue proponis al ŝi interpreti kanzonon en Tinker Bell and the Great Fairy Rescue. La 1-an de decembro 2010, ŝi fariĝis la voĉo de Raiponce (dublado kaj kantado), nova animacia filmo de Disney-studioj, apud Romain Duris kaj Isabelle Adjani.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.