Mahilova regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mahilova regiono
Магілёўская вобласць

Flago Blazono
Bazaj informoj
administra centro: Mahilovo
areo: 29 000 km²
loĝantoj: 1 169 200 (en 2004)
loĝdenso: 40 loĝantoj/km²
aŭtokoda cifero: 6
ISO 3166-2: BY-MA
oficiala retejo: region.mogilev.by
Situo en Belarusio

La Mahilova regiono - belaruse Магілёўская вобласць, latinliterigite mahiljojskaja voblasć - kovras la sudokcidentan parton de Belarusio. Temas pri unu el ses administraj regionoj de la lando, nomataj voblasći (komparu la artikolon oblasto), kiuj aldone al la sendependa areo de la ĉefurbo Minsko dividas Belarusion. La regiona areo kovras 29 000 kvadratajn kilometrojn. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas Mahilovo, kiu komence de 2004 havis 365 100 loĝantojn, dua aparte grava urbo estas Babrujsk, kiu tiutempe havis 220 800 urbanojn.

Geografio

La regiona areo limas Rusio oriente, la Homela regiono de Belarusio sude, la Minska regiono okcidente kaj la Vicebska regiono norde. Sume la regiona areo ampleksas pli-malpli 14 procentaĵojn de la tuta ŝtata areo. La plej granda distanco ene de la regiono inter okcidento kaj oriento estas 300 kilometroj kaj inter nordo kaj sudo 150 kilometroj. La plej alta punkto situas 239 metrojn super la marnivelo kaj la plej malalta punkto126 metroj super ĝi.

Multaj riveroj fluas tra la regiono, inter alie Dnepro, Berezina kaj Soĵ. Tamen la teritorio enhavas malmultajn lagojn: la plej larĝa el ili nomiĝas Zaozerje kaj havas surfacon de 0,58 km². Multe pli grandas la artefarita akvobaraĵo Ĉihirin ĉe la rivero Druts, kiu kovras areon de 21,1 km".

Klimato

La mahilova regiono havas moderan kontinentan klimaton: la vintroj relative mildas, kaj la someroj varmas. La averaĝa temperaturo en januaro varias inter -8 °C en la nordoriento al -6 °C en la sudokcidento. Dum julio, la averaĝa temperaturo varias inter 18 °C en la nordoriento al 19 °C en la sudokcidento. Pli ol du trionoj de la jara pluvokvanto (de 575 ĝis 675 milimetroj) falas en la varma jarduono inter aprilo kaj oktobro.

Ŝablono:Regionoj de Belarusio