Mahla lingvo
El Vikipedio
| mahla | ||
| ދިވެހިބަސް | ||
| Parolata en | Maldivoj | |
| Denaskaj parolantoj | 0,35 milionoj | |
| Skribo | Maldiva alfabeto | |
| Lingvaj kodoj | ||
|---|---|---|
| Lingvaj kodoj | ||
| ISO 639-2 | dv | |
| ISO 639-3 | dv | |
| SIL | DV | |
| Angla nomo | Dhivehi language | |
| Franca nomo | divehi | |
| Vikipedio | ||
La mahla aŭ diveha aŭ maldiva (laŭ Bertilow) estas lingvo de la hindarja grupo parolata de ĉirkaŭ 350 000 personoj en la Respubliko de la Maldivoj kaj ankaŭ en la insulo de Minicoy en la barata teritorio Lakŝadivoj.
La mahla estas proksime ligita al la sinhala. Multaj lingvoj influis la disvolviĝon de la mahla tra la jarcentoj, ĉefe la araba. La ceteraj inkluzivas la malajalan, la urduan, la francan, la persan, la portugalan kaj la anglan.