Maiduguri

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Maiduguri estas milionurbo, universitata urbo en Niĝerio, kie estas ĉefurbo de subŝtato Borno (Niĝerio).

Loko de Maiduguri en Niĝerio

Bazaj informoj

Loko de Maiduguri en Niĝerio inter la ceteraj urboj

Situo

Maiduguri situas en nord-orienta parto de Niĝerio laŭ rivero. Ĉada Lago troviĝas 100, Nĵameno 239 km-ojn.

Historio

Maiduguri estis fondita en 1907 kiel armea antaŭposteno fare de la britoj. Ekde la 1960-aj jaroj la urbo travivis etnajn aŭ religiajn perfortojn, ekzemple en 1966, 1974, 1982, 2001 kaj en 2006. La lasta okazis en 2009.

En la universitato oni edukas angle. La ĉefa religio estas la islamo, sed ankaŭ kristanoj vivas ĉi tie. La vivnivelo estas pli alta, ol la tutlanda averaĝo. En la urbo ankaŭ kontrabandistoj funkcias.

Trafiko

Maiduguri estas finhaltejo de fervojo el centra Niĝerio kaj trairas la norda ĉefvojo el Kano (urbo) al la landlimo. La urbo havas internacian flughavenon.

Klimato

En Maiduguri la averaĝa temperaturo estas 28 'C, inter aprilo-junio tio estas pli, ol 30 'C. Ne estas tro grandaj diferencoj inter la monataj temperaturoj. Jare pluvas 639 mm. Inter novembro-marto neniam pluvas, dume en aŭgusto 221 mm-ojn pluvas.

Vidindaĵoj

Vidu ankaŭ