Makroalgoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rokoj kovritaj per makroalgoj

Makroalgoj estas ĝenerale ĉiuj vivformoj de la margrundo, kiuj havas plurĉelan talon. Tiel ili diferencas de plimulto de la algoj, kiuj havas ĉefe nur mikroskopan grandon aŭ formas vatosimilan strukturon el maldikaj fadenoj. Makroalgoj ekzistas inter la verdalgoj, ruĝalgoj kaj la brunalgoj. Kelkaj cianobakterioj povas esti nomataj ankaŭ makroalgoj.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Makroalgoj povas havi aspekton, kiu similas al herbaj plantoj.

  • talo: la alga korpo
    • lameno: plata strukturo, kiu similas al pnataj folioj.
      • soro: fasko de sporoj
      • naĝkorpoj: organo inter folio kaj stango, kiu helpas la ŝvebadon en la akvo
    • Stango (Cauloid): egalas en funkcio al stango de la vaskulaj plantoj
    • adhera organo (rizoido): speciala, radikosimila strukturo

Uzo[redakti | redakti fonton]

Makroalgoj servas pro la apudmaraj popoloj kiel gravaj nutraĵaj fontoj. Oni uzas ĝin ĉefe en Japanio, sed ankaŭ en Koreio, Peruo, Irlando kaj ĉe la atlantika bordo de Kanado. Ekzemple oni uzas nori-on, por ĉirkaŭi suŝirulaĵojn.

Oni uzas makroalgojn ankaŭ por la produktado de multflanke uzebla karbonhidrato, la alginato, sed ankaŭ por la produktado de sterkoj. Ĝi estis jam uzata kiel konstrumaterialo por izolado de muroj kaj por tegmenta kovrado (ekz en la dana insulo Læsø). Dum la dua mondmilito, oni uzis ĝin kiel remburaĵon por diversaj mebloj.

Makroalgoj estas konataj ankaŭ pro siaj ekstreme granda jodenteno ĝis 6.000 miligramoj je kg en seka maso (la homa jodbezono estas 200 mikrogramo/tagp), kio povas konduki – okze de nekontrolita konsumado – al forta trojodiĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]